Frosta Nokto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
''Frosta nokto'' estas romano verkita de [[Ba Jin]] en 1946, esperantigita de Laŭlum kaj eldonita en Pekino en 1990. ''Frosta nokto'' priskribas la vivon de Chongqing, la Milittempa Ĉefurbo de la malnova Ĉinio, dum la jaroj 1944 kaj 1945. En la romano la verkisto priskribas '''familion de mizera oficisto''', sed tiu fono utilas por enkadrigi la personajn interrilatojn kaj la psikologian evoluon de la roluloj.
==Enhavo==
 
Manko de interkompreno inter la bopatrino kaj bofilino Shusheng kaj ekonomia premo kreis familian tragedion ĉefe super ĉefrolo de Wenxuan. Tamen tiu simpla skemo plikomplikigas laŭ la disvolvo de tiuj '''tri karakteroj'''. Kiam malsano minacas la vivon de Wenxuan, la alproksimigo de japana armeo komplikigas la familian situacion. Vere la socipolitika kaj milita fono utilas por verigi la personan problemaron ĉefe de la tri roluloj, sed ne nur.
 
La bofilino Shusheng kiu povas ĝui ne tiom malfacilan vivon forfuĝas el la urbo kaj la filo mortas. Kiam la bofilino revenos al Chongqing, la bopatrino jam transiris al nekonata loko kune kun la nepo.
Oni povas kompreni, ke por [[Ba Jin]] gravas la familia vivo kaj la krizaj situacioj.
==Kvalito==
La kvalito de la verko baziĝas sur la disvolvo de la '''tri ĉefaj roloj'''. El ili '''la patrino''' ne tiom bonkvalite aperas eble pro ĝia simpla kongruo kun tradicia karaktero: ŝi deziras nur bonon por sia filo kaj sia nepo; la bofilino tute ne interesigas ŝin ĉefe ekde kiam tiu ne obeas kaj ne respektas la bopatrinon laŭ tradicia sinteno. Tiuj sentoj regas ŝian vivon.
 
Tamen la paro aperas kiel pli bone pensitaj karakteroj. Temas pri dubemaj kaj necertaj roloj. Ambaŭ dubas, pensegas pri la vivo kaj siaj rilatoj kun la aliaj kaj sopiras pli feliĉan vivon. '''La edzino''' celas pli altkvalitan vivon -ĉar ŝi ĝuas pli altan laborpostenon-, ĉefe sen penado pri grumblema bopatrino, sed ne volas ĉu pro kompato ĉu pro vera amo forlasi la edzon ĉefe kiam ŝi ekscias pri lia malsano. Por ĵusaj konantoj de ĉina vivo estos surprizo konstati kiel moderna povus esti ĉina virino tiama. Eĉ se oni konsideru ŝian malintereson pro la filo.
 
'''La edzo''' estas la ĉefrolulo, kiu igas la romanon iome ekzistencialisma, ĉar li eĉ antaŭ la alveno de la plej malbonaĵoj, jam multe pripensas sian personan situacion rilate al sia rolo aŭ loko en la vivo. Tiurilate gravas la renkonton kun iama kunlernanto kiu tute vidas sian vivon ruinite. Li volis havi feliĉon kun edzino Shusheng, sed ankaŭ ne volas disiri de patrino laŭ tradicia kutimo. Malkuraĝo kaj tropensemo alportas lin al nenio.