Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 487:
=== [[Empatio]] → [[Kunsentemo]] ===
''Empario'' estas neologismo, kiu nek troviĝas ĉe PIV nek ĉe [[NPIV]]. [[ReVo]] (Vd en https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-1d.html?q=empatio%25) ne rekomendas la terminon ''empatio'' kaj proponas anstataŭe la vorton [[kunsentemo]].--[[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 11:22, 7 apr. 2021 (UTC)
*{{komento}} PIV ankaŭ ne entenas la vorton ''kunsentemo'', nur ''kunsento'', kio estas difinita kiel ''simpatio''. Tamen simpatio kaj empatio ne estas la samaj. Do, ''kunsentemo'' povas esti ambigua, dum ''empatio'' ekzakte signas la koncernan psiĥologian koncepton. Sekve mi ne pensas, ke PIV donas tre bonan apogon por via argumento. ''Empatio'' ŝajnas pli preciza termino, kaj ne estu la kulpo de Vikipedio, ke PIV ĝin preteratentis.
:Laŭ serĉo de la Tekstaro, la radiko «empati*» troviĝas 17-foje. Dume, la vortkombino «kunsentem*» troviĝas nur 12-foje. El la rezultoj por «kunsentem*», la plimulto ŝajne temas ne pri la psiĥologia stato, sed ja pri ''simpatio''. Fine, rilate al ReVo, miakomprene laŭ ties terminaro, vorto «malofta» ne ĉiam egalas al vorto «evitinda».
:Do, mi provizore inklinas al voĉo '''kontraŭ''', sed volus aŭskulti aliulajn opiniojn ĉar mi ne estas fakulo pri psiĥologio. Amike, [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]] ([[Uzanto-Diskuto:Audreycious|diskuto]]) 14:20, 7 apr. 2021 (UTC)