Aborta rimo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
el Parnasa Gvidlibro
Linio 1:
'''Aborta Rimo''' estas [[rimo|rimantaj]] radikoj kun diversaj finaĵoj (kor-a / for-e, send-u / fend-o), kion komence uzis en la Esperanta poezio la rusaj esperantistoj sub influo de sia gepatra lingvo. Sed dum en la rusa estas la finaĵoj preskaŭ englutataj, Esperanto ilin klare elparolas kaj tial tiu rimkutimo estas por Esperanto maltaŭga.

''Bedaŭrinde, influate de la rusa poezio, kie la postakcentaj vokaloj estas ofte pli-malpli konfuze prononcataj, Zamenhof en siaj tradukoj allasis je la fino de du versoj vortoparojn kiel '''nia - akademio''' (FK 309) aŭ '''vundo - profunda''' (Rabistoj 112) ktp., ĉe kiuj la malsameco de la fina vokalo mortigas la komenciĝantan kunsonoron: tial tiajn misrimojn oni nomas '''abortaj'''. Liaj rusaj disĉiploj iris pluen, kaj uzis eĉ parojn, kiuj finiĝas per malsamaj konsonantoj, aŭ eĉ en kiuj unu vorto finiĝas per vokalo kaj la dua per konsonanto (ekz-e '''profanas - malsanon''' ĉe Miĥalski, A 299, aŭ '''bluzeto - karnon - peton - varman''' ĉe Ljubin, A 245). Tiaj finaĵoj ne estas rimoj, kaj zorga poeto devas ilin eviti.'' (Parnada Gvidlibro, p. 27)

''Sed „nun alvenas mi al la plej forta“,

''al rimo, kiun nomas mi '''aborta'''.

''Kaj kiun uzas ĉefe niaj rusoj.

''Ĝi sonas, kiel dum kantad‘ la tusoj.

''En ĝi ja rimas la radikoj, nude,

''sed la finaĵoj jam diverĝas krude.

''Jen kontraŭ kio ĉiam mi '''ribelis'''.

''Ĉu ĝi ne ŝiras al vi en '''orelojn'''?

''Nek kunsonor‘, nek oreltikla ĉarmo:

''ĝi estas tute superflua garno

''de l‘ versoj. Ĉu do tial rompi kapon,

''ke oni donu malagrablan frapon

''al la oreloj tiel malĝentile?

''Tute ne rimi estus pli facile,

''kaj pli utile. Estas ja pli kara

''la senrimeco, ol ĉi rimo knara!''

(Parnasa Gvidlibro, p. 79)

{{EDE|