Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 140:
La urbo estis fondita en 1703 fare de la rusa imperiestro [[Petro la Granda]], kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita areo de la [[Balta maro]]. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, [[Moskvo]]. Petro la Granda nomis la novan urbon [[nederlanda lingvo|nederlande]] — ''Sankt Pieter Burch'' — de kie ankaŭ la nuna nomo.
 
De [[1712]] ĝis [[1918]] Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio, iam kun la rusigita nomo Petrogrado.
 
===Dum la Oktobra Revolucio===
{{Ĉefartikolo|Oktobra Revolucio}}
[[Dosiero:Brodskiy's Lenin.jpg|thumb|maldekstre|Pentraĵo de Lenin antaŭ la [[Instituto Smolnij]] fare de [[Isaak Brodskij]].]]
En Aŭgusto 1917, dum Lenin estis en Finnlando, la [[Lavr Kornilov|Generalo Lavr Kornilov]], Ĉef-Komandanto de la Rusa Armeo, sendis trupojn al Petrogrado en tio kio aspektis militista [[puĉo]] kontraŭ la Provizora Registaro. La ĉefministro [[Aleksandr Kerenskij]] turnis sin al la Petrograda Soveto, inklude siajn Bolŝevikajn membrojn, petante helpon, kio permesis al la revoluciuloj organizi laboristojn kiel Ruĝa Gvardio por defendi la ĉefurbon. La puĉoklopodo elĉerpiĝis antaŭ atingi Petrogradon, sed la okazaĵoj estis permesintaj al la Bolŝevikoj reveni malferme al la politika scenejo.<ref> Pipes 1990, pp. 439–465; Rice 1990, pp. 150–151; Service 2000, p. 299; White 2001, pp. 143–144; Read 2005, p. 173. </ref> Timante kontraŭ-revoluciajn klopodojn el dekstremaj fortoj malamikaj de socialismo, la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj kiuj dominis en la Petrograda Soveto ludis gravan rolon por premi la registaron normaligi rilatojn kun la Bolŝevikoj.{{sfn|Pipes|1990|p=465}} Kaj la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj estis perdintaj multon de la popola subteno pro sia apogo al la Provizora Registaro kaj ties nepopulara kontinuigo de la milito. La Bolŝevikoj profitis tion, kaj tuj la pro-Bolŝevika marksisto Trockij estis elektita estro de la Petrograda Soveto.<ref> Pipes 1990, pp. 465–467; White 2001, p. 144; Lee 2003, p. 17; Read 2005, p. 174. </ref>
 
Rekonante, ke la situacio estis pli sekura por li, Lenin revenis al Petrogrado.<ref> Pipes 1990, pp. 473, 482; Rice 1990, p. 152; Service 2000, pp. 302–303; Read 2005, p. 179. </ref> Tie li partoprenis en kunsido de la Bolŝevika Centra Komitato la 10an de Oktobro, en kiu li denove proponis, ke la partio estru armitan insurekcion kontraŭ la Provizora Registaro. Tiun fojon la propono venkis per dek voĉdonoj kontraŭ du.<ref> Pipes 1990, pp. 482–484; Rice 1990, pp. 153–154; Service 2000, pp. 303–304; White 2001, pp. 146–147. </ref> La partio komencis planojn por organizi la ofensivon, okazigante finan kunsidon ĉe la [[Instituto Smolnij]] en la 24a de Oktobro.{{sfn|Service|2000|pp=306–307}} Tiu estis la bazo de la Milit-Revolucia Komitato (MRK), nome armita milicio tre fidela al la Bolŝevikoj kiu estis establita de la Petrograda Soveto dum la puĉoklopodo de Kornilov.<ref> Rigby 1979, pp. 14–15; Leggett 1981, pp. 1–3; Pipes 1990, p. 466; Rice 1990, p. 155. </ref>
[[Dosiero:Lenin.gif|eta|maldekstra|250px|Parolante surstrate.]]
 
En Oktobro, la MRK ricevis ordonon ekkontroli la ŝlosilajn transportojn, komunikadon, presadon kaj instalaĵojn de Petrogrado, kaj faru tion sen sangelverŝado.<ref> Pipes 1990, pp. 485–486, 491; Rice 1990, pp. 157, 159; Service 2000, p. 308. </ref> Bolŝevikoj sieĝis la registaron en la [[Vintra Palaco]], ekkontrolis ĝin kaj arestis ties ministrojn post la krozŝipo ''[[krozŝipo Aurora|Aurora]]'', kontrolita de la Bolŝevikaj maristoj, pafis kontraŭ la konstruaĵo.<ref> Pipes 1990, pp. 492–493, 496; Service 2000, p. 311; Read 2005, p. 182. </ref> Dum tiu insurekcio, Lenin diskursis al la Petrograda Soveto anoncante, ke la Provizora Registaro estis renversita.<ref> Pipes 1990, p. 491; Service 2000, p. 309. </ref> La Bolŝevikoj deklaris la formadon de nova registaro, nome [[Konsilio de Popolaj Komisaroj]], aŭ Sovnarkom. Lenin kaj aliaj Bolŝevikoj anoncis la kreadon de nova registaro.
 
Pro supozata minaco de la Germana Armeo al Petrogrado, en Marto 1918 Sovnarkom translokiĝis al Moskvo, dekomence kiel portempa prudento. Tie, [[Lenin]], [[Trockij]], kaj aliaj bolŝevikestroj translokiĝis al la [[Moskva Kremlo]], kaj ekde tiam Petrogrado jam ne plu estis ĉefurbo de Rusio.
 
===Poste===
Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo eltenis severegan sieĝon fare de [[Nazia Germanio|germanoj]] (de la [[8-a de septembro]] [[1941]] ĝis la [[27-a de januaro]] [[1944]]), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: [[Sieĝo de Leningrado]] kaj [[Vojo de Vivo]].