Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1 504:
 
Antaŭ nelonge la PIV-teamo priparolis la vortojn "vestfala", "vestfalo", "Vestfalujo", kaj decidis ne rekoni tiujn vortojn en la sekva eldono de PIV. Tiuj formoj estas preskaŭ neuzataj, kaj ankaŭ uzantoj de uj-landnomoj uzas "Vestfalio". Ĉio ĉi indikas, ke "Vestfalio" estas unuradika vorto, kaj la ĝustaj formoj por adjektivo kaj enloĝanto estu do "vestfalia" kaj "vestfaliano". Laŭ mia esploro Vikipedio estas la ununura menciinda loko, kie oni uzas "vestfala", do indas ŝanĝi tion por kongruigi Vikipedion al la resto de Esperantujo. [[Uzanto:Spenĉjo|Spenĉjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Spenĉjo|diskuto]]) 12:51, 9 apr. 2021 (UTC)
* {{por}} {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 12:58, 9 apr. 2021 (UTC)
 
== [[Asturia lingvo]], [[Asturia naciismo]], [[Akademio de la Asturia Lingvo]], [[Asturileonaj lingvoj]] → [[Astura lingvo]], [[Astura naciismo]], [[Akademio de la Astura Lingvo]], [[Asturleonaj lingvoj]] ==
 
Antaŭ nelonge la PIV-teamo decidis rekoni la vortojn "asturo" kaj "astura" en la sekva eldono de PIV (kaj do analizi "Asturio" kiel derivaĵon de "asturo", sinonima kun "Asturujo"), ĉar tiuj vortoj estas sufiĉe ofte uzataj en respektindaj fontoj. Do ŝajne pli bonas nomi la lingvon "la astura lingvo", kaj verŝajne ankaŭ "astura naciismo" anstataŭ "asturia naciismo" k.s. Bonuse, "asturleona" ankaŭ pli kongruas kun internacie uzataj terminoj (ekz. "idioma asturleonés" hispane, "Asturleonese language" angle, ktp). [[Uzanto:Spenĉjo|Spenĉjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Spenĉjo|diskuto]]) 12:51, 9 apr. 2021 (UTC)
* {{por}} {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 12:58, 9 apr. 2021 (UTC)