Băile Herculane: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
Băile Herculane estas la plej malnova kuracloko de Rumanujo kiu fonditis fare de la [[romio|romianoj]] post la venko kontraŭ la [[dakio|dakoj]]. Mencio de la [[termoj]] kiuj tiam nomiĝis latine ''Ad aquas Herculi sacras'' estis jam en la jaro 153 p.K. Bonaj stratoj kondukis norden al [[Mehadia]] (Ad Mediam) kaj suden al [[Orșova]] (Dierna) kie estis [[bivako]]j romiaj. El tiu frua tempo kiam jam ege ŝatitis la loko fare de la kuracotoj, konserviĝis multaj aferoj: [[akvedukto]]j, banejoj, statuoj kaj moneroj.
 
Dum [[mezepoko]] kaj la [[otomana Imperio|otomana]] okupado la graveco loka perdiĝis. Nur post kiam ĝi iĝis [[aŭstria Imperio|aŭstria]] la baninstitucioj remalfermitis en la jaro 1736-a fare de feldmarŝalo [[Johann Andreas von Hamilton]]. En 1763 ekis la rekonstruiĝo de la banejoj kaj la stratoj por kies realigo helpadis soldatoj de la [[banato|banata]] landlimoregimento. En 1772 lia imperiestra moŝto [[jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] vizitis tiun ĉi regionon. Kelkaj detruoj faritis en 1788/89 - dum la [[Rusa-aŭstra kontraŭturka milito (1787-1792)]] - sed ekde 1800 granda eklfloro ne plu haltigeblis. Ekde 1801 konstruitis la unuaj pavilonoj kiuj parte funkcias eĉ hodiaŭ.
 
La konstruaĵoj malfrubarokaj ĉe ambaŭ flankoj de la [[Cerna (rivero)|Cerna]]-rivero (Franz-Josef-Hof, Rudolf-Hof, Theresien-Hof) planitis fare de la [[vieno|viena]] arĥitekto [[Carl Wilhelm Christian von Doderer]]. La ejoj brilis en hela flavo kaj statuoj de [[Venuso]], [[Higio]], [[Diana]] kaj de aliaj romiaj dioj dekoraciis la gablojn kaj fasadojn.
Linio 17:
Dum al dua duono de la 19-a jarcento malfermitis ankaŭ la fervoja linio inter [[Caransebeș]] kaj Orsova. En 1879 malfermitis ankaŭ la belega kupoloza [[stacidomo de Băile Herculane]]; la riĉe ornamita kupolo faritis de A. Chevalier de Serre. Sekve rangis Băile Herculane inter 1850 kaj 1900 en la unua kategorio de ĉiuj eŭropaj kuracbanejoj, rilate la belecon.
 
Post la [[Unua mondmilito]] Băile Herculane iĝis parto de Rumanio. De tiam pligrandiĝis la kuracbanejaro. Post la [[Dua mondmilito]] la bela malnova urbokerno restis netuŝita. La plejparto de la hoteloj portas nomojn de romiaj dioj. Ankaŭ en nuna Rumanio estas Băile Herculane gravega kuracbanloko.
 
==Ekonomio==