Jakov Sverdlov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e - tajperaro
Linio 2:
'''Jakov Miĥailoviĉ SVERDLOV''' (en [[rusa]]: Яков Михайлович Свердлов; 3a de Junio 1885 – 16a de Marto 1919), estis administranto de la [[Bolŝevika Partio]] kaj prezidanto de la Tut-Rusia Centra Plenum-Komitato el 1917 ĝis 1919. Li estas foje rigardata kiel la unua ŝtatestro de [[Sovetunio]], kvankam fakte ĝi ne estis establita ĝis 1922, tri jarojn post lia morto.
 
Li naskiĝis en [[Niĵnij Novgorod]] al familio de [[Judoj]] aktivaj en revolucia [[politiko]], kaj aliĝis al la [[Rusia Socialdemokrata Partio]] en 1902 kaj apogis la frakcion de [[Bolŝevikoj]] de [[Vladimir Lenin]] dum la ideologia disiĝo. Li estis aktiva en la areo de la [[Uraloj]] dum la malsukcesa [[Revolucio de 1905]], kaj en la venonta jardeko, li estis celo de konstantaj enprizonigoj kaj ekziloj. Post la [[Februara Revolucio]] de 1917 renversis la monarkion, Sverdlov revenis al [[Petrogrado]] kaj estis nomumita prezidsntoprezidanto de la Partia Sekretariaro. Tiukadre, li ludis gravan rolon en la planado de la [[Oktobra Revolucio]].
 
Sverdlov estis elektita prezidanto de la Tut-Rusia Centra Plenum-Komitato en Novembro 1917. Li laboris por plifirmigi la Bolŝevikan kontrolon de la nova reĝimo kaj apogis la kampanjon de la [[Ruĝa Teroro]] kaj la politikojn de [[Kozakoj|senkozakigo]]. Li estis konsiderita kiel tiu kiu ludis plej gravan rolon por rajtigi la aŭtorojn de la ekzekuto de la tuta familio [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Romanov]] en Julio 1918.