La Pasiono de Kristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
Ĉirkaŭ la [[jaro]] [[30]] en la komuna epoko, en la [[provinco]] [[Romia Imperio|romia]] [[Palestino]], obskura lignaĝisto [[judo|juda]] nomita Jesuo de Nazareto estis ekinstruanta publike kaj proklamis la alvenon de "Regno de Dio". Jarcentojn la juda popolo estis atendanta la aperon de promesita liberiganto konata kiel la [[Mesio]] - persono kiu restaŭrigus la originan dignon de la judoj, kaj liberigus ties sanktan hejmlandon de ĉia malbono kaj malespero. En la mensoj de pluraj judoj, Jesuo ŝajnis esti tiu Mesio. Havante grupon da diŝciploj de li elektitan, Jesuo estis ekaltiranta el la plebaro de [[Galilejo]] kaj Judeo grandegan sekvantaron, kiu fine laŭdis lin kiel ties Mesio kaj Reĝo. Jesuo tamen ankaŭ havis multe da malamikoj ĉe [[Jerusalemo]]. La [[Sinedrio]], reganta senato, kies anoj estis la ĉefaj princoj judoj kaj la [[Fariseo]]j, konspiris por Jesuon mortigi.
 
Helpite de [[Judaso Iskarioto]], mem diŝciplo de Jesuo, la [[Sinedrio]] sukcesis aresti Jesuon kaj lin transdonis al la sekulara instanco romia pro malsubteneblaj akuzoj de [[ŝtatperfido]] kontraŭ Romio. Kvankam Jesuo konstante deklaris ke lia Regno estis ĉiela kaj spirituala, la Romia gubernisto [[Pontio Pilato]], timanta ke tumulto okazus, ordonis ke Jesuo estu ekster la urbon kondukita kaj [[krucumo de Jesuo|krucumita]] kiel krimulo.
 
{{DEFAULTSORT:Pasiono de Kristo}}