Mumiigo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DidCORN (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{redaktata}}
{{Alinomu|kien=Enbalzamigo|kial=laŭ PIV|temo=Mumiigo → Enbalzamigo}}
{{Polurinda}}
[[Dosiero:Predynastic human mummy, EA 32751.jpg|eta|dekstra|180px|[[Mumio]]j estas la rezultoj de antikva egipta enbalzamigo.]]
'''Mumiigo'''<ref>[[PIV]] [https://vortaro.net/#Mumiigo_kd NPIV] Alirita la 10an de Aprilo 2021.</ref> estas praktiko por konservi kadavrojn evitante iliajn putriĝon. La plej uzita tekniko estas uzado de kemiaj substancoj, speciale rezinoj aŭ balzamoj, kaj tiam oni parolas pri [[enbalzamigo]], sed ankaŭ eblas aliaj teknikoj, kiel forigo de internaĵoj kaj aliaj molaj organoj, saligo, sabligo, sunsubigo ktp. Krome eblas ankaŭ ke la mumiigo estas farita de naturaj cirkonstancoj, kiel troa sekeco, malvarmego ktp. Tiam oni parolas pri ''mumiiĝo''.
== La kialoj de mumiigo ==
[[Dosiero:Dog mummies at the Louvre museum.jpg|eta|dekstra|180px|Hundomumioj en la [[Louvre]] -muzeo.]]
==
[[Dosiero:Cat Mummification by Summum.jpg|eta|dekstra|180px|Mumiigata kato, la linaĵoj estas prilaborata per [[poliuretano]].]]
Ĉar enbalzamigo de tuta homa korpo estas grandskala entrepreno, estas konsilinde dediĉi sin unue al traktado de relative malgrandaj bestoj. Plej konvenas la kato, ĉar en la lando de la faraonoj ĝuste tiu besto estis tre ofte enbalzamigata. Tiutempe en ĉiu hejmo estis kato, kiun oni tre bone prizorgis. Kiam la familia kato mortis, la domanoj surmetis funebrajn vestaĵojn kaj kantis malgajajn kantojn.
Linio 16 ⟶ 18:
En [[1890]] arkeologoj, prifosante en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Bubastis, la centro de adorado al la katdiino Bastet, malkovris plurajn centmilojn da katmumioj. Kvankam estas tre malmultaj historiaj informoj pri mumiigo de sakralaj bestoj, ŝajnas, ke katoj estis amase gardataj en kaptiteco fare de pastroj por la celo de mumiigo kaj vendo al la loĝantaro kiel votaj oferajoj.
=== Novaj sciencaj eksperimentoj ===▼
Scienculoj jam komencis eksperimenti pri la procedo de mumiigo por kontroli la verecon de la priskriboj de antikvaj aŭtoroj, precipe [[Herodoto]] kaj Diodoro Sikulo. Kvankam egiptologoj komprenas la esencon de la metodo de egipta enbalzamigo, kelkaj detaloj ne estas bone konataj. Kun la celo solvi tiajn problemojn, okazis en la 1930-aj jaroj eksperimenta mumiigo de anasoj en la Muzeo de Kairo konforme al scioj haveblaj en la fontdokumentoj, kaj tiuj mumioj ankoraŭ estas en bona stato.
▲== Novaj sciencaj eksperimentoj ==
▲Scienculoj jam komencis eksperimenti pri la procedo de mumiigo por kontroli la verecon de la priskriboj de antikvaj aŭtoroj, precipe [[Herodoto]] kaj Diodoro Sikulo. Kvankam egiptologoj komprenas la esencon de la metodo de egipta enbalzamigo, kelkaj detaloj ne estas bone konataj. Kun la celo solvi tiajn problemojn, okazis en la 1930-aj jaroj eksperimenta mumiigo de anasoj en la Muzeo de Kairo konforme al scioj haveblaj en la fontdokumentoj, kaj tiuj mumioj ankoraŭ estas en bona stato. Se ankaŭ kreivaj hobiistoj partoprenos en simila agado, ili certe akiros pli profundan historian perspektivon, kiel aktualaj praktikantoj de unu el la gravaj teknikaj malkovroj de la antikvuloj, kaj tiu okupiĝo ligos ilin pli intime al la vivo kaj kulturo de Egiptujo.
Ekde la komenco estas necese averti sentimentalajn bestamantojn, ke ili ne havu zorgon pri vivisekcio. La kreado de mumioj estas metio, kiu ne estas praktikata sur vivantaj organismoj, nek homaj nek bestaj. Kiam kato trafas la enbalzamigan tabulon, ĝi ja devas esti senviva.
=== Senviscerigo, lavado, sekigado, remburado, modlado kaj vindado ===
Estas nepre necese forigi la internajn organojn el la katkorpo, ĉar se ili restas, la procezo de malkomponiĝo disvolviĝas pli rapide. Unue, do, firme fiksu la katkadavron sur kliniĝantan lignan tabulon; tio faciligos elfluon de la internaj fluidaĵoj dum sekcado. Faru entranĉojn en la kapo kaj abdomeno kaj eltiru la cerbon kaj ĉiujn viscerojn.
La sekvaj paŝoj havas kiel celojn rapidigon de sekiĝo de la korpo kaj samtempan malhelpon de misformiĝo. La egiptaj enbalzamigistoj lavis la torakan kaj abdomenan kavojn per spicoj kaj palmvino; nuntempe iu ajn vino povas esti uzata. Kiam vi jam purigis la kavojn, plenigu ilin per provizoraj remburaĵoj, ekzemple sablo, pajlo, rezino, sekigitaj vegetalaj fibroj kaj aliaj substancoj ĉemane haveblaj.
La estonta mumio nun estas preta por sekigado, kiu okupos 40 el la 70 tagoj tradicie bezonataj por la tuta enbalzamiga procedo de homa korpo. Tamen en la kazo de malgranda katkadavro estos bezonata proporcie malpli longa tempo. La sekiga procedo konsistas el mergado de la katkadavro en sekan natron (Na<sub>2</sub>CO<sub>3</sub>10H<sub>2</sub>0 - hidrata natria karbonato). En Egiptujo ĝi troviĝis en la naturo kiel miksaĵo plejparte el natria karbonato kaj [[natria bikarbonato]]. Estas uzeblaj ankaŭ aliaj kemiaĵoj kun higroskopa propreco. Manke de tiaj substancoj taŭgas ankaŭ enterigo de la kadavreto en varmegan, sekan sablon. Dum la kato kuŝadas sub la tavolo da natro aŭ sablo, la ledeca haŭto rapide gluiĝas al la ostoj.
Post traktado per natro aŭ seka sablo, la kadavro estas tiel bone senakvigita, ke neniu plua sekigado estas bezonata. Kiam la korpo estas liberigita de natro, elprenu la provizorajn remburaĵojn kaj zorge lavu la korpon per akvo kaj vino. Metu rezinon aŭ linan tolaĵon trempitan en rezino en la kranian kavon kaj plenigu la abdomenon per segpolvo, rezino, eventuale cepoj, zorge envolvitaj en malgrandaj linaĵaj saketoj. Poste kunkudru la abdomenon. Je tiu ĉi punkto la egiptoj frotis la korpon per miksaĵo el cedro-oleo, kumino, vakso, natro, gumo, eble ankaŭ lakto kaj vino, kaj surŝutis ilin kun spicoj. Por fortikigi la haŭton kaj malhelpi, ke malsekeco eniru la porojn, ili ŝmiris dikan tavolon da rezino sur la tutan korpon.
Por reliefigi la konturojn de la trunko kaj vizaĝo de la kato, estas necese enmeti plenigajn substancojn sub la haŭtsurfacon. Remburu la vangojn per linaĵoj trempitaj en rezinaj substancoj aŭ apliku rezinon en la formo de pasto. Tiel vi povas tre precize modli la membrojn kaj eksterajn trajtojn. En kelkaj kazoj vi povas plenigi la kavojn sur la haŭto per koto, sablo, pajlohakaĵo aŭ aliaj materialoj por anstataŭi ŝrumpintajn muskolojn. La egiptoj enmetis miksaĵon el butero kaj natrono, envolvitan en linaĵo, en la buŝon kaj vangojn, tamponis la [[nazo (organo)|nazon]], metis malgrandajn remburaĵojn el linaĵo en la okultruojn kaj fermis la palpebrojn.
Por ke la mumio havu kompaktan cilindran formon, plene etendu la kolon kaj turnu la kapon, por ke ĝi formu [[ortangulo]]n kun la kolo. Tiru la antaŭajn krurojn sur la fronton de la korpo, faldu la malantaŭajn krurojn kontraŭ la pelvon kaj suprenvolvu la voston inter la krurojn.
La mumio nun estas preta por vindado. Vi povas uzi senkolorajn linajn tolaĵojn aŭ geometrie aranĝi ilin en la formo de helaj kaj malhelaj rubandoj. Fine, donu al via katmumio plaĉan eksteran aspekton per pentrado de katvizaĝo sur la vindoj kovrantaj la kapon.
|