Kilto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
 
==Sciindaĵoj==
 
* De origino sub la kilto oni ne portas [[kalsono]]n, nur kiam oni dancas aŭ sportas oni portas [[subvesto]]n, ekzemple dum la "Highland Games" (Altlandaj Ludoj).
La porto aŭ neporto de [[subvesto]]j sub la kilto estas foje temo de debatoj. Iuj pensas ke necesas porti subvestojn en ĉiuj cirkonstancoj, kaj se oni ne faras tion, temas pri formo de [[ekshibicio]] aŭ eĉ pri [[sibarismo]]. Aliuloj kontraŭas ke oni neniam portu subvestojn, ĉar tio kontraŭus la [[tradicio]]n. La plejmultaj kiltoportantoj havas sian propran preferon, kaj ĝenerale ne zorgas pri kio la aliaj povas porti - aŭ ne porti - sub iliaj kiltoj. La [[uniformo]]j kiujn portas anoj de kelkaj [[militisto|militistaj]] [[regimento]]j ne toleras subvestojn; la porto de la kilto sen subvestoj estas tiel ofte nomita "regimenta".
 
En iuj cirkonstancoj, subvestoj povas esti necesaj. Ekzemple kiam oni dancas aŭ sportas, kiel dum la ''"Highland Games"'' ([[Altlandaj Ludoj]]). Estas ofte malfacile al iu, kiu ne kutimas la porton de kilto, konservi sian dececon, kiam li portas ĝin "regimente", ĉefe dum ventego. Unu el la unuaj kilto-[[fabriko|fabrikisto]]j, kaj ankaŭ la plej malnova perpoŝtvendejo de [[Skotlando]], proponas subvestojn specifajn por kiltoj, sed la plejmultaj kiltoportantoj preferas uzi tradiciajn [[kalsono]]jn aŭ subvestojn.
 
Fine, la decido porti, aŭ ne porti, subvestojn ĉiam revenas al la kiltoportanto. Ĉiel, tio, kion [[ĝentlemano]] portas sub sia kilto, rigardas nur lin mem. Ekzistas neskribita regulo, laŭ kiu viro bonedukita estu diskreta pri la afero. Tiel, respondo al la demando pri ĉi tiu temo ebligas konjekton de la respondo, sed malofte respondas rekte.
 
Eblaj respondoj estas:
* ''"nothing is worn"'' (''nenio estas portata/difektita'' - en la angla ''worn'' signifas samtempe ''vestaĵo portata'' kaj ''io difektita'').
* ''"ĉio perfekte funkcias"''
* ''"ŝuoj kaj ŝtrumpoj"''
 
==Eksteraj ligiloj==