Bahamoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kunlaboraĵo de la semajno
el franclingva artikolo
Linio 2:
La '''Bahamoj''' (angle ''Bahamas'' [bahamaz]) estas insularo kaj ŝtato en la regiono [[Karibio]] de [[Ameriko]], do situas en la [[Kariba Maro]], norde de la insularo [[Grandaj Antiloj]]. La ŝtato konsistas el 700 insuloj, inter kiuj nur 300 estas loĝataj.
[[Dosiero:Scivolemo - Bluaj truoj en la Bahamoj.webm|eta|Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri bluaj truoj en la Bahamoj.]]
[[Biogeografio|Biogeografie]] la insularo apartenas al la kariba [[ekoprovinco]] de la [[Neotropiso|neotropisa]] [[ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF).<br>
Ĝia ĉefurbo estas [[Nassau (Bahamoj)|Nassau]], situanta sur la insulo [[Nova Providenco]]. Ĝia [[Indico de homa disvolviĝo|IHD]] kaj [[MEP (ekonomio)|MEP]] faras ĝin unu el la plej evoluintaj landoj en [[Karibio]].
 
== Geografio ==
La Bahamoj havas pli ol 700 insulojn kaj insuletojn disigitajn ĉirkaŭ 260.000 km2 kaj formantajn parton de la [[Lukaja Arkipelago]], la resto de ĉi tiu insularo estas okupita de la [[Brita Transmara Teritorio|brita transmara teritorio]] de [[Turkoj kaj Kajkoj]]. Nur ĉirkaŭ dudek el ĉi tiuj insuloj estas konstante loĝataj. La plej proksima insulo al Usono, [[Suda Bimini]], estas nur 83 km oriente de [[Miamo Strando]] sur la sudorienta marbordo de [[Florido]]. La plej suda insulo, [[Granda Inagua]], situas 89 km nordoriente de Punta Azules, ĉe la orienta fino de [[Kubo]].
 
La plej granda insulo en Bahamoj estas [[Andros (Bahamoj)|Andros]] okcidente. La insulo [[Nova Providenco]], oriente de Andros, estas la loko de la ĉefurbo, Nassau, kaj nombras du trionojn de la tuta loĝantaro. La aliaj ĉefaj insuloj estas [[Granda Bahamo]] norde kaj [[Inagua]] sude.
 
La plej multaj el la insuloj - [[Koralo|korala]]j formaĵoj - estas sufiĉe plataj, kun kelkaj malaltaj montetoj, kies plej alta estas [[Monto Alvernia]], sur la [[Insulo Kato]], je 63m. La klimato estas [[Tropika klimato|tropika]], moderigita de la varmaj akvoj de la [[Golfa Marfluo]], sed regule trafita de [[uragano]]j aŭ tropikaj ŝtormoj.
<gallery class=center>
Dosiero:LocationBahamas.svg|{{center|situo de la insularo}}
Dosiero:Bahamas, The-CIA WFB Map.png|{{center|mapo}}
</gallery>
 
== Loĝantaro ==
Laŭ [[UN]], la loĝantaro nombras je 406 000 loĝantoj en 2019 kaj stabiliĝus ĉirkaŭ 500 000 loĝantojn ĉirkaŭ 2050<ref>(anglolingve) [http://population.city/bahamas/#1 Bahama loĝantaro] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fpopulation.city%2Fbahamas%2F%231 arkivo]) ĉe ''population.city'' (konsultita la 14-an de septembro 2019)</ref><ref>(angloligve) [https://worldpopulationreview.com/countries/bahamas-population Bahama loĝantaro] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fworldpopulationreview.com%2Fcountries%2Fbahamas-population%2F arkivo] ĉe ''worldpopulationreview.com'' (konsultita la 5-an de sptembro 2019)</ref>. La bahama loĝantaro estas 85% de [[Afriko|afrika]] origino, 12% de [[Eŭropo|eŭropa]] origino kaj ĉirkaŭ 2% de [[Ĉinio|ĉina]] origino.
 
La ĉefaj urboj estas la ĉefurbo, [[Nassau (Bahamoj)|Nassau]] (256.000 loĝantoj en 2012) kaj [[Freeport]] (46.000 loĝantoj).
 
=== Lingvoj ===
La oficiala lingvo de Bahamoj estas la [[Angla lingvo|angla]].
 
Multaj homoj parolas [[kreolo]]n kun angla vortfarada bazo nomita "bahama dialekto" (aŭ simple "dialekto"<ref>(angloligve) http://korpus.uib.no/icame/ij34/ICE_Age2_3.pdf ([http://archive.wikiwix.com/cache/display2.php/ICE_Age2_3.pdf?url=http%3A%2F%2Fclu.uni.no%2Ficame%2Fij34%2FICE_Age2_3.pdf arkivo]) ĉe ''clu.uni.no'' Universitato de [[Augsburg]], 2010 (konsultita la 3-an de februaro 2017), p.41-45</ref>).
 
[[Haitia kreolo]], franca vortfarada kreola lingvo, estas parolata de haitiaj enmigrintoj same kiel iliaj posteuloj, kiuj konsistigas ĉirkaŭ 25% de la tuta loĝantaro. Oni ĝenerale nomas ĝin "kreola" por diferencigi ĝin de la bahama angla<ref>Osiapem, Iyabo F., « Book Review: Urban Bahamian Creole: System and Variation », Journal of English Linguistics, vol. 34, no 4,‎ 2006, p. 362–366 ([[Cifereca objekta identigilo|COI]] [https://journals.sagepub.com/doi/10.1177/0075424206292990 10.1177/0075424206292990]).</ref>.
 
=== Religioj ===
Laŭ la [[Pew Research Center]], en 2010, 96% da homoj en Bahamoj estas [[kristanoj]]. [[Protestantoj]] reprezentas 80% de la loĝantaro kaj [[katolikoj]] 14,5%<ref>(anglolingve) [http://www.globalreligiousfutures.org/countries/bahamas/religious_demography#/?affiliations_religion_id=0&affiliations_year=2010 Religioj en Bahamoj] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.globalreligiousfutures.org%2Fcountries%2Fbahamas%2Freligious_demography%23%2F%3Faffiliations_religion_id%3D0%26affiliations_year%3D2010 arkivo]) ĉe ''www.globalreligiousfutures.org'' (konsultita la 23-an de februaro 2018)</ref>.
 
== Ekstera politiko ==
La Bahamoj apartenas al la [[AKP-ŝtatoj]], internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj [[Afriko]], [[Karibio]] kaj la [[Pacifiko]].
 
== Refrencoj ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 18 ⟶ 48:
* [http://www.bahamas.co.uk paĝoj de la turisma oficejo de la Bahamoj en Britio]
 
 
<gallery class=center>
Dosiero:LocationBahamas.svg|{{center|situo de la insularo}}
Dosiero:Bahamas, The-CIA WFB Map.png|{{center|mapo}}
</gallery>
 
{{Komunumo de Nacioj}}