Lýdia Machová: Malsamoj inter versioj

slovenská polyglotka a jazyková mentorka
Enhavo forigita Enhavo aldonita
slovaka poligloto, tradukita de sk:Lýdia Machová
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:57, 12 apr. 2021

Lýdia Machová [ˈliːdija ˈmaxɔvaː] (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1989) estas slovaka interpretistino, poliglotino, mentorino kaj prelegistino. Krom sia denaska lingvo (la slovaka) ŝi scipovas 7 aliajn lingvojn, kaj strebas lerni novan lingvon ĉiun duan jaron[1]. Ŝi prelegis dum TED kaj TEDx[2]. Ŝi fondis la firmaon Jazykový mentoring s.r.o. (“Lingva mentorado”).

Lýdia Machová
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aprilo 1989
en Slovakio
Nacieco  Slovakio
Okupo
Okupo Interpretisto, mentoro, entreprenisto
vdr

Lingvoj

Machová scipovas la slovakan (denaske), anglan (C2), germanan (C1–C2), hispanan (C1), francan (B2), polan (C1–C2), Esperanton (B2), rusan (B2) kaj svahilan (A1). Ŝi scipovis la slovakan signolingvon sed forgesis ĝin. Ŝi komencis lerni fremdajn lingvojn 11-jaraĝe en la lernejo. Ŝi nuntempe lernas novan lingvon ĉiun duan jaron[1].

Ŝi estas defendanto de memlernado de lingvoj, taksante la taskon de instruisto kiel helpan[1]. Ŝi agnoskas, ke eblas havi antaŭkapablon, kiu helpas lerni lingvojn, sed opinias, ke iu ajn kapablas lerni fremdan lingvon[3].

Surbaze de sia sperto, ŝi asertas, ke por efike lerni lingvon necesas 4 bazaj kondiĉoj[1]:

  • la lernado devas amuzi la lernanton;
  • necesas pasigi kun la lingvo sufiĉe da tempo;
  • necesas uzi efikajn metodojn;
  • necesas krei por si lernsistemon.

En 2016 ŝi prelegis en TEDx en Trenčín pri la temo “Kiel lerni lingvon kaj kial vi ankoraŭ ne sukcesis”. En oktobro 2018 ŝi prelegis dum TED pri la temo “La sekretoj de lernado de nova lingvo”. En aprilo 2021 ŝia prelego havis 11,6 milionojn da spektoj[2].

Profesia vivo

Ŝi studis dum 4 jaroj interpretadon en la Komenia universitato en Bratislavo. Ŝi interpretis profesie dum 6 jaroj[3], interalie por Iveta Radičová, Brian Tracy kaj Tony Robbbins[1].

En 2016 ŝi komencis entrepreni[3]. Ŝi kreis por sia laboro novan kategorion, kiun ŝi nomis “lingva mentorado”. Ŝi fondis en 2017 Jazykový mentoring s.r.o.[4] kaj en 2018 Language mentoring s.r.o.[5].

En 2017[6] kaj 2018[7] ŝi estis, kune kun Peter Baláž, unu el la du ĉeforganizantoj de la plej granda tutmonda renkontiĝo de lingvemuloj, Polyglot Gathering, en Bratislavo.

Premioj

Ŝi ricevis la premion Cena za moderný inovatívny prístup (“Premio por moderna noviga aliro”) en la konkurso Podnikateľka Slovenska (“Entreprenistino de Slovakio”) en 2017[8].

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Lýdia Machová (slovake). Jazykový mentoring. Alirita 2021-04-12.
  2. 2,0 2,1 Lýdia Machová (oktobro 2018). The secrets of learning a new language (angle). TED talk. Alirita 2021-04-12.
  3. 3,0 3,1 3,2 Vladimíra Šebová (2019-01-09). Lýdia Machová (Jazykovy Mentoring.sk): Polyglotka valcuje svet online vzdelávaním (slovake). Podnikajte.sk. Alirita 2021-04-02.
  4. Výpis z Obchodného registra Okresného súdu Trenčín (slovake). Alirita 2021-04-12.
  5. Výpis z Obchodného registra Okresného súdu Trenčín (slovake). Alirita 2021-04-12.
  6. Organizantoj (esperante). Plurlingvula kunveno 2017. Alirita 2021-04-12.
  7. Organizers (angle). Polyglot Gathering 2018. Alirita 2021-04-12.
  8. Víťazky súťaže Podnikateľka Slovenska 2017 (slovake). Podnikateľka Slovenska. Alirita 2021-04-12.