12-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: vendejoj nur por komunistoj priskribitaj
→‎Eventoj: 1940-kompletigo
Linio 45:
* [[1939]]: [[Albanio|Albana]] parlamento voĉdonis, sub premo de [[okupado|okupacia]] itala armeo, detronigon de [[Zog la 1-a]], unuiĝon kun Italio kaj donon de [[krono]] al [[Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio)|Viktoro Emanuelo la 3-a]]
* [[Dua mondmilito]]
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Hans Frank]], guberniestro de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] anoncis purigon de [[Krakovo]] el [[judoj]] ĝis la 1-a de novembro kaj subskribis disponon pri privataj lernejoj en ĜG, kiuj povus estiĝi kun speciala permeso - post du jaroj fondiĝis 59 [[lernejo]]j kun 585 [[instruisto]]j kaj 16 [[lernanto]]j; ĝis tiu ĉi tago foriris de [[Litovio]] ĉ. 2 mil [[poloj]] en polajn teritoriojn enkorpigitajn al [[Nazia Germanio]]; [[Genocido]]: nokte de la 12-a/13 de aprilo sovetaj regopovoj organizis la duan kriman amasan [[deportado]]n de [[poloj]] el aneksitaj [[Orientaj Limregionoj]] - laŭ [[NKVD]] oni forveturigis sume 61 mil personojn ĉefe al [[Kazaĥio]], la [[viktimo]]j estis familioj de preskaŭ 22 mil polaj [[militkaptito]]j, en la sama tempo [[masakro de Katin|pafmortigataj]] kune kun aliaj malliberuloj, arestistaj de sovetoj; laŭ ordono de Supera Komandanto generalo [[Władysław Sikorski]] en [[Sirio]] komencis formiĝi [[Brigado]]j de [[Karpatoj|Karpataj]] Pafistoj; [[Nov-Jorko]]: [[Julien Bryan]] eldonis fotan [[albumo]]n-raporton ''Siege'', pri la [[invado en Pollandon|defendo de Varsovio]] (64 p. kaj 47 fotoj), dediĉitan al [[Stefan Starzyński]]; [[Operaco Weserübung]]: de [[Brest (Francio)|Brest]] al [[Norvegio]], tra [[Greenock]], fornavigis unua [[konvojo]] de Grupiĝo A, decido de [[Aliancanoj]] alteriĝi en [[Trondheim]]-regiono; [[Svislando]] proklamis [[Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)|neŭtralecon]]
** [[1941]]: [[Gestapo]] arestis ĉ. 80 membrojn de [[konspiro|konspira]] organizaĵo "Czarny Legion" (Nigra Legio), kreita en [[Gostyń]] jarŝanĝe 1939/1940; [[Poznań]]: germanaj lernejoj por poloj estis okupitaj de la armeo pretiĝanta al [[Operaco Barbaroso|invado en Sovetunion]]; [[Invado de Jugoslavio]]: en [[Balkana kampanjo]] germana armeo eniris vespere [[Beogrado]]n, jugoslavia armeo retiriĝis, komenco de la retirigo de Armeo "[[Okcidenta Makedonio]]" el [[Korçë]]-regiono; [[Britio]]: en [[Manika markolo]] droniĝis, post surakvigo de pripafita de artilerio aviadilo, kapitano [[piloto]] Zdzisław Henneberg, partopreninta kiel dufoja komandanto de la pola eskadro 303 dum la [[batalo de Anglio]]; [[Nord-Afrika kampanjo]]: germana rekognoska grupo okupis nedefendatan [[Bardia]]
** [[1942]]: [[Operaco Reinhardt]]: soldatoj de [[Waffen-SS]], policanoj kaj ĝendarmoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Gąbin]] dekkelkajn judojn, en Jabłonna ([[distrikto Lubelski]]) 29 malliberulojn, alveturigitaj de [[Lublin]], kaj en [[Kraśnik]] 64 judojn; en areo de [[Bjalistoko]] ekfunkciis provizoraj [[Ordnungspolizei|policaj]] juĝejoj; en ĜG ekde nun poloj ne povis sen skriba permeso vojaĝi per [[trajno]]j (escepte de mallarĝa fervojo kaj apudvarsoviaj); [[Pola Rezistomovado]]: taĉmento de "Włóczęga" (Vagabondo) el Kamparanaj Batlionoj apud vilaĝo Łazy rekonkeris [[kontingento|kontingentan]] [[greno]]n - 4 ĝendarmoj kaj policano estis pafmortigitaj, veturilo kun la greno ests resendita, oni akiris [[mitraleto]]n, 3 [[fusilo]]jn kaj [[municio]]n, unu vundita [[partizano]]; germanaj regopovoj komencis sendi [[francoj|francajn]] kaj [[belgoj|belgajn]] [[militkaptito]]jn de [[Nazia Germanio]] al ĜG; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Adolf Hitler]] decidis ke celo de la unua etapo de somera ofensivo estos konkero de [[Voroneĵ]]; nokte de la 12-a/13-a de aprilo Bomba Korpuso de [[brita aerarmeo|RAF]] atakis [[Essen]]
Linio 55:
* [[1955]]: [[Vakcino]] kontraŭ [[poliomjelito]] por [[infano]]j, disvolvita de d-ro [[Jonas Salk]], estis deklarita sekura kaj efika - pro [[paralizo|paralizigaj]] kazoj kaj mortoj retirigita, kaj ekde 1962 sukcese reuzita
* [[1956]]: [[Pola Popola Respubliko]]: revuo "Po Prostu" (Simple) priskribis [[vendejo]]jn "malantaŭ [[flava]]j [[kurteno]]j" (alireblaj nur por komunistoj)
* [[1961]]: [[Kosmokonkuro]]: rusa [[kosmonaŭto]] [[Jurij Gagarin]] kiel unua homo dum [[kosmoflugo]] ĉirkaŭis la [[Tero]]n sur ferdeko de [[Vostok 1]] (li ne sciis, ĉu travivos, sukcesis katapulti, kio estis sekretigita, pereis en mistera akcidento nelonge post [[bapto]] de sia [[filino]])
* [[1961]]: [[Suda Kasaio]] proklamiĝis [[reĝlando]] de [[Afriko]]
* [[1970]]: En [[Biskaja Golfo]] sinkis dum [[haŭlado]] damaĝita soveta submara [[atomŝipo]] K-8 – 52 membra skipo pereis