Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 145:
{{Ĉefartikolo|Oktobra Revolucio}}
[[Dosiero:Brodskiy's Lenin.jpg|thumb|maldekstre|Pentraĵo de Lenin antaŭ la [[Instituto Smolnij]] fare de [[Isaak Brodskij]].]]
En Aŭgusto 1917, dum Lenin estis en Finnlando, la [[Lavr Kornilov|Generalo Lavr Kornilov]], Ĉef-Komandanto de la Rusa Armeo, sendis trupojn al Petrogrado en tio kio aspektis militista [[puĉo]] kontraŭ la Provizora Registaro. La ĉefministro [[Aleksandr Kerenskij]] turnis sin al la [[Petrograda Soveto]], inklude siajn Bolŝevikajn membrojn, petante helpon, kio permesis al la revoluciuloj organizi laboristojn kiel Ruĝa Gvardio por defendi la ĉefurbon. La puĉoklopodo elĉerpiĝis antaŭ atingi Petrogradon, sed la okazaĵoj estis permesintaj al la Bolŝevikoj reveni malferme al la politika scenejo.<ref> Pipes 1990, pp. 439–465; Rice 1990, pp. 150–151; Service 2000, p. 299; White 2001, pp. 143–144; Read 2005, p. 173. </ref> Timante kontraŭ-revoluciajn klopodojn el dekstremaj fortoj malamikaj de socialismo, la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj kiuj dominis en la Petrograda Soveto ludis gravan rolon por premi la registaron normaligi rilatojn kun la Bolŝevikoj.{{sfn|Pipes|1990|p=465}} Kaj la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj estis perdintaj multon de la popola subteno pro sia apogo al la Provizora Registaro kaj ties nepopulara kontinuigo de la milito. La Bolŝevikoj profitis tion, kaj tuj la pro-Bolŝevika marksisto Trockij estis elektita estro de la Petrograda Soveto.<ref> Pipes 1990, pp. 465–467; White 2001, p. 144; Lee 2003, p. 17; Read 2005, p. 174. </ref>
 
Rekonante, ke la situacio estis pli sekura por li, Lenin revenis al Petrogrado.<ref> Pipes 1990, pp. 473, 482; Rice 1990, p. 152; Service 2000, pp. 302–303; Read 2005, p. 179. </ref> Tie li partoprenis en kunsido de la Bolŝevika Centra Komitato la 10an de Oktobro, en kiu li denove proponis, ke la partio estru armitan insurekcion kontraŭ la Provizora Registaro. Tiun fojon la propono venkis per dek voĉdonoj kontraŭ du.<ref> Pipes 1990, pp. 482–484; Rice 1990, pp. 153–154; Service 2000, pp. 303–304; White 2001, pp. 146–147. </ref> La partio komencis planojn por organizi la ofensivon, okazigante finan kunsidon ĉe la [[Instituto Smolnij]] en la 24a de Oktobro.{{sfn|Service|2000|pp=306–307}} Tiu estis la bazo de la Milit-Revolucia Komitato (MRK), nome armita milicio tre fidela al la Bolŝevikoj kiu estis establita de la Petrograda Soveto dum la puĉoklopodo de Kornilov.<ref> Rigby 1979, pp. 14–15; Leggett 1981, pp. 1–3; Pipes 1990, p. 466; Rice 1990, p. 155. </ref>