Aleksander Pafomov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| profesio= [[Farmacio|farmaciisto]], [[esperantisto]]
}}
'''Aleksander PafomovPAFOMOV''' ([[Voroneĵo]], la {{daton|30|jul|1857}} <ref name="Letero">El letero al [[Lev Tolstoj|Leono Tolstoj]], 1908</ref> - mortodato nekonata) estis rusa [[Farmacio|farmaciisto]] kaj esperantisto. Filo de advokato kaj komercistino, en la aĝo je 12 jaroj li estis sendita al la apoteko de onklo, franco F. Balboni, en la suda urbo [[Ostrogoĵsk]], kie li restis sekve de la post nelonga forpaso de la gepatroj. Li fariĝis farmaciisto, transloĝiĝis al [[Serpuĥov]] kaj tie li laboris en kemia fabriko kaj farmaciaj distribuejoj<ref name="Letero"></ref>.
 
En 1900 li kun partneroj organizis la unuan popolan teatron en la urbo, kiu ricevis famajn artistojn kaj trupojn, inter ili [[Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski|Stanislavskij]]. Pafomov rakontis, ke la fama aktorino [[Glikerja Fedotova]] (1846-1925) sin prezentis en Serpuĥov por arigi monon favore al la fondiĝo de la loka Esperanto-grupo en 1908, fare de Pafomov. Samjare, La 5-an de aŭgusto, li sendis sian unuan leteron al la fama verkisto [[Lev Tolstoj|Leono Tolstoj]]. Kun ĝi Pafomov sendis sian ruslingvan rakonton “Instruisto Filipiĉ”. Laŭ nova letero en decembro, biografoj de Tolstoj havas registron, ke ili renkontiĝis nelonge post la unua letero. Pafomov rakontis, ke li iris al [[Jasnaja Poljana]] renkonte al Tolstoj, kiu afable lin akceptis.
Linio 22:
{{referencoj}}
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Pafomov, Aleksander]]
[[Kategorio:Rusiaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1857]]