Propedeŭtika valoro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Parto pri la lernejoj enplektitaj antaŭ Paderborn transigita al la artikolo Modelo de Paderborn
Linio 60:
 
== Historio de la pedagogiaj eksperimentoj ==
Pli detela superrigardo sub [[Metodo Paderborn]]
Jam en 1908 la pola esperantisto Antoni Grabowski verkis artikolon pri "Esperanto kiel preparilo por la instruado de lingvoj". Depost tiam, multaj studoj pruvis la valoron de Esperanto kiel prepara kurso al la lernado de lingvoj, kiel David Kelso, eksa ĉef- inspektisto de lernejoj en la UR, notis *
 
Jam en 1908 la pola esperantisto Antoni Grabowski verkis artikolon pri "Esperanto kiel preparilo por la instruado de lingvoj". Depost tiam, multaj studoj pruvis la valoron de Esperanto kiel prepara kurso al la lernado de lingvoj, kiel [[David Kelso]], eksa ĉef- inspektistoĉefinspektoro de lernejoj en la URBritio, notis *
 
<blockquote> “''Various studies since the 1920s have confirmed that learning Esperantimproves the motivation of learners (because of their relatively rapid progress in the language) and improves subsequent learning of other languages. The first documented experiment was in Bishop Auckland (Britain) form 1918-1921. Later studies, ea!h concentrating on different aspects of the question, but coming to broadly smilar conclusions, have been conducted in New Zealand (1924), New York (1931), Manchester (1948-1968), Sheffield (1951), Finland (1963), Hungary (1970), Germany (1980), 5 European countries (1990), Italy (1993) and Australia (2000). The 1931 work was by a team led by eminent edu!ational psyhologist, Edward Thorndike of Columbia University. The plain facts are that young people enjoy learning Esperanto; they learn it up to 5 times more quicly than other languages and the skills learned are readily transferable.(Kelso, cited in “Springboard to languages")''” </blockquote>
 
<blockquote> Diversaj studoj ekde la 1920-aj jaroj konfirmis, ke lerni Esperanton plibonigas la motivadon de gelernantoj (pro ilia relative rapida progreso en la lingvo) kaj plibonigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. La unua dokumentita eksperimento estis en Bishop Auckland (Britio) de 1918-1921. Postaj studoj, kiuj koncentriĝis sur diversaj aspektoj de la temo, sed alvenintaj al larĝe similaj konkludoj, estis faritaj en Nov-Zelando (1924), Novjorko (1931), Manĉestro (1948-1968), Sheffield (1951), Finnlando (1963), Hungario (1970), Germanio (1980), 5 eŭropaj landoj (1990), Italio (1993) kaj Aŭstralio (2000). La esploro de 1931 konsistis el teamo gvidita de Edward Thorndike eminenta eduka psikologo de Columbia University. La simplaj faktoj estas, ke junuloj ĝuas lerni Esperanton; ke ili lernas ĝin ĝis 5 fojojn pli rapide ol aliaj lingvoj kaj ke la akiritaj kapabloj estas facile transdoneblaj. (Kelso, citita en "Springboard to languages") </blockquote>
 
Multaj pedagogiaj eksperimentoj estis faritaj tra la jaroj. Tiuj, kiuj sekvas, estas la plej signifaj. Ekde la 1918-aj jaroj okazis eksperimentoj kiuj estis dokumentitaj:
 
* [[1918]]-1921: La mezgrada porvirina lernejo (''Girls’ County School)'' en [[Bishop Auckland]] (Britio) estis la unua lernejo en la mondo kie dokumentita eksperimento sub la gvido de ''HM Inspectors of Schools'' okazis rilate al [[Esperanto]] kiel [[Propedeŭtika valoro de Esperanto|propedeŭtika lingvo]] por la lernado de la lingvoj franca kaj germana<ref>Reports: Dr. Alexandra Fischer, ''Languages by way of Esperanto''. "Eksperimento farita en Bishop Auckland (Britio) en la jaroj 1918–1921" en: ''[[Internacia Pedagogia Revuo]]'', 1931.</ref><ref>(en) Prof. Renato Corsetti, Universitato de Romo, ‘La Sapienza’, novembro 2005: Field studies, in: ''The Rationale of the Springboard Project'', arkivita de la originalo pere de [[Wayback Machine|Waybak Maŝino]], [[Internet Archive]], la 22-an de februaro 2021.</ref>.
*[[1920]]: Green Lane School, Eccles, Britio.
*[[1922]]: League of Nations Official Enquiry, Ĝenovo, Svislando
*[[1922]]-[[1924]]: Mezlernejo en Bishop Auckland (Britio) <ref>(en) Reports: Dr. Alexandra Fischer, ''Languages by way of Esperanto''. "Eksperimento farita en Bishop Auckland (Britio) en la jaroj 1918–1921" en: ''Internacia Pedagogia Revuo'', 1931.</ref> celis esplori la demandon, ĉu antaŭa studo de Esperanto faciligas postan studon de la franca kaj  germana lingvoj. La konkludoj estas ke: - La pli simpla kaj racia gramatiko de Esperanto konsistigas, precipe por malpli lingve talentaj infanoj, ponton, kiu ebligas pli regeblan paŝon al la komplikaj francaj aŭ germanaj gramatikoj. Ĝi videbligas la signifon de la gramatikaj terminoj; - Esperanto klare helpas kompreni la signifon de la gramatikaj prefiksoj kaj sufiksoj; - Ĝi alkutimigas infanojn al la ideo de rilato inter vortoj, konstruado de vortoj kaj derivaĵoj; - Esperanto estas enkonduko al internacia leksikono.
*[[1924]]: Wellesley College, Departamento de psikologio ([[Massachusetts]], [[Usono]]) celis esplori la demandon, ĉu konstruitaj lingvoj estas pli facile kaj rapide lerneblaj ol etnaj lingvoj. Komparo inter Esperanto kaj la dana. Konkludoj: Esperanto-studentoj atingis pli bonajn rezultojn kompare kun tiuj, kiuj studas la danan, parte pro la interna strukturo de Esperanto, kaj ankaŭ pro la intereso kaj entuziasmo por Esperanto en la mensoj de la studentoj. Reporto de Christian Rudmick: "''The Wellesley College Danish-Esperanto experiment"''.
*[[1925]] - [[1931]], [[Columbia University]], Novjorko, [[Usono]]: 20 horoj da Esperanto donas pli altan rezulton ol 100 horoj da franca, germana, itala aŭ hispana lingvoj<ref>(en) Raporto de Edward Thorndike, ''Language Learning''. Bureau of Publications of Teachers College, 1933. [[http://www.interlingua.org/ 1]]. Helen S. Eaton, "The Educational Value of an Artificial Language." ''The Modern Language Journal'', #12, paĝoj 87–94 (1927). [https://web.archive.org/web/20090703210156/http://www.blackwellpublishing.com/mlj/newsearchres.asp?contenttype=AA&topic=Artificial%20Language&searchtype=adv Arkivita kopio] de la [http://www.blackwellpublishing.com/mlj/newsearchres.asp?contenttype=AA&topic=Artificial%20Language&searchtype=adv orginalo], la 3-an de julio 2009.</ref>. ''Noto'': la eksperimento estis organizita laŭ mendo de IALA (Internacia Helplingva Asocio) de profesoro E. Thorndike, direktoro de la psikologia sekcio de la instituto pri pedagogia esplorado ĉe Columbia University.
*1934-1935, Public High School, Novjorko, Usono celis esplori la influon de la studo de Esperanto dum semestro por la posta studado de la franca kaj, paralele, la gepatra lingvo, la angla, dokumentita en la raporto Helen S. Eaton: "''An Experiment in Language Learning".''
 
* [[1947]]-[[1951]], County Grammar School, [[Sheffield]], [[Unuiĝinta Reĝlando|Britio]] (ekde 1948 ankaŭ en [[Manchester]]): infano lernas tiom da E-o dum 6 monatoj, kiom da franca lingvo dum 4 - 5 jaroj; post iom da monatoj de E-o oni akiras pli bonajn rezultojn en la lernado de aliaj lingvoj. Ĝi estis dokumentita i.a. en raporto de J. H. Halloran ([[lektoro]] en Pedagogio ĉe la Universitato de Sheffield): "''A four year experiment in Esperanto as an introduction to French''"<ref>(en) Halloran, J.H., 1952: ‘A Four-Year Experiment in Esperanto as an Introduction to French’, in British Journal of Educational Psychology, 22 (3), 200–204.</ref>.
*[[1948]]-[[1965]], Egerton Park School, Denton, Manchester (Britio) celis pristudi ĉu la antaŭa studado de Esperanto fare de malpli intelekte talentemaj lernantoj faciligas la studadon de la franca lingvo. Dokumentis ĝin la lernejestro Norman Williams: "''Report on the teaching of Esperanto from 1948 to 1965''".
 
* [[1958|1950]]-[[1963]], mezlernejo de [[Somero (urbo)|Somero]], [[Finnlando]]: sub kontrolo de la finna Ministerio pri Instruado oni eltrovis, ke post kurso de Esperanto la lernantoj povis atingi pli altan nivelon en la germana lingvo ol tiuj, kiuj lernis nur la germanan, eĉ post pli longa studado. Rezultiĝis inter alie ke la rapidaj rezultoj atingitaj en la lernado de Esperanto altigis la kuraĝon kaj la memfidon de la studentoj kaj ke la kapablo akcepti novajn manierojn por esprimi sin jam konsistigis helpon, subkonscie, por asimili novan lingvon. Dokumentitaj studoj:
** J. Vilkki, V. Setälä, La eksperimenta instruado de Esperanto en la geknaba mezgrada lernejo de Somero (Suomio)
** V. Setälä, Vizito al la eksperimenta lernejo en Somero, Finnlando.
*[[1962]]–[[1963]]: Universitato Eötvös Lorand, Budapeŝto (Hungario) celis kompari la rezultojn akiritajn per la lernado de Esperanto kun tiuj akiritaj per la lernado de la rusa, angla kaj germana lingvoj en tri mezlernejaj klasoj. La konkludoj estis ke por la hungaraj infanoj, la koeficientoj de la rezulto, laŭ antaŭdifinitaj edukaj celoj, montriĝas jene: 30% por la rusa, 40% por la germana, 60% por la angla kaj 130% por Esperanto. "Tiaj indikoj perfekte konfirmas la komencajn observojn faritajn de prof. Barczi: en lernejaj lingvoinstruaj cirkonstancoj, Esperanto estas la sola fremda lingvo por kiu edukaj celoj povas esti plenumitaj." (Szerdahelyi, 1970, citita en Lobin, p. 39)<ref>[[István Szerdahelyi|István SZERDAHELYI]]: "La didaktika loko de la internacia lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj"
 
</ref><ref>(de) Günter LOBIN, ''Die Internacia Lingvo als Bildungskybernetisches Sprachmodell'', p. 59.</ref>. Konkludoj estis ke eblas ke la averaĝa lernatoj komprenu skriban kaj parolan Esperanton en 20 horoj pli bone ol ili povas kompreni la francan, germanan, italan aŭ hispanan post 100 horoj. Krome, 5 horoj da studado por lerni la germanan donas preskaŭ neniujn rezultojn kaj 5 horoj da studado de Esperanto sufiĉas por doni ĝeneralan ideon pri la gramatiko de la tuta lingvo. Ĝenerale, en tempolimo de 10 ĝis 100 horoj da studado, la rezultoj akiritaj en la studo de konstruita lingvo estas preskaŭ 5 ĝis 15 fojojn pli bonaj ol tiuj akiritaj post la studo de etna lingvo, laŭ la malfacileco de la lasta (Eaton, p. 6-7).  Por denaskaj anglalingvaj studentoj, la rezultoj de studado de la latina, germana aŭ franca lingvoj estas pli bonaj se la studado de tiuj lingvoj antaŭas tiun de planlingvo, kiel prepara enkonduko (Eaton, p. 27-30).
 
* [[1970]]-[[1974]] - Eksperimento efektivigita de prof. István Szerdahelyi en [[Budapeŝto]], [[Hungario]]<ref>(eo) Sonnabend, G.H. (1979): ''Esperanto: lerneja eksperimento.'' Pisa: [[Edistudio]]</ref><ref>(eo) [[Renato Corsetti]] pri la eksperimento, en: [[Ilona Koutny]], "''Abunda Fonto.'' ''Memorlibro omagxe al prof. Istvan Szerdahelyi", eld. ProDruk & Steleto, Poznan, 2009., 407 paĝoj.''</ref><ref>(eo) Szerdahelyi, [https://www.ilei.info/pdf/Corsetti_SzI.pdf Frank kaj Springboard: kion komunan ili havas?], Kontribuo prezentita dum la Simpozio "La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado", organizita en Krakovo, Pollando, la 23-an de julio 2009, de la Internacia Ligo de Instruistoj de Esperanto kaj la Fakultato de Interkulturaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano.</ref>. Klaso de infanoj lernis unue Esperanton kaj poste, dispartiĝinte, lernis la rusan, la anglan, germanan aŭ francan. Liaj konstatoj estis, ke la rusan oni lernis je 25% pli sukcese ol se oni ne estis antaŭe lerninta Esperanton; la germanan je 30%, la anglan je 40% kaj la francan je 50%. Dokumentitaj studoj:
** Marta KOVÁCS, Internacia didaktika eksperimento kvinlanda;
** Johano INGUSZ, Instruspertoj en esperantfakaj klasoj (en Hungario).
** Günter LOBIN, ''Internacia Lingvo als Bildungskybernetisches Sprachmodell,'' p. 59.
*[[1971]]–[[1974]]: 22 klasoj de Italio, Jugoslavio, Hungario kaj Bulgario<ref name=":2" />.
*[[1972]]–[[1973]] Scuola Elementare Dante, Forlì, Italio (Ministerio de Edukado)<ref name=":2" />
 
* [[1975]]–[[1977|1977:]] Internacia pedagogia eksperimento (Belgio - Francio - Grekio - Germanio): 302 gelernantoj sekvis en siaj lokaj lernejoj kurson de Esperanto: 16 en Belgio, 45 en Francio, 90 en Grekio, 77 en (okcidenta) Germanio, kaj 74 en Nederlando. Dum fina semajno (1977) ili kuniĝis en [[Saint-Gérard|Saint- Gérard]] ([[Mettet]], Belgio) por kune sekvi kurson de Esperanto mem, sed ankaŭ kursojn en matematiko, geografio ("Eŭropo kaj Ni"), desegnado, kaj kune muziki kaj sporti en Esperanto. Tiu internacia eksperimento celis - montri la pli grandan instruefikecon kaj ekonomion de Esperanto-instruado kompare kun aliaj fremdaj lingvoj; - studi la influon de Esperanto sur plibonigita studado de la gepatra lingvo; - fari esplorojn pri la ebleco plibonigi legadajn kaj literumajn kapablojn ĉe infanoj, precipe tiuj, kiuj prezentas problemojn tiurilate; - esplori kiomgrade la lingva kompreno de Esperanto helpas al la infanoj pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn; - kiel Esperanto kontribuas al eŭropa edukado kaj humanisma internaciismo. Laŭ la opinio de la ne-esperantista belga ĝenerala inspektoro: "Esperanto estas la ĝusta baza lingvo por tiuj, kiuj planas studi aliajn fremdajn lingvojn." Pozitiva progreso estis farita en la evoluo al kompleta internaciigo. Cetere Esperanto montris sin taŭga instrumento por komuna reciproka kompreno kaj bonega veturilo por aliaj instruaj temoj. [[Helmut Sonnabend]] verkis dokumentitan raporton: "Esperanto, lerneja eksperimento" (ref?).
*[[1975]]-[[1983]]: esploroj sub la gvido de prof.dr. H. Frank de la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato de [[Paderborn|Paderborn,]] [[Germanio]]; eksperimentoj laŭ la modelo de la Lingvo-Orientiga Instruado (LOI). Vidu pli malsupre: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn, Germanio
*[[1983]]–[[1988]]: elementa lernejo 'Rocca" en San Salvatore ([[Cogorno]], Italio)<ref>(en) ''Study'' ''International Language (known as Esperanto) Commission, Interministerial Decree April 29/October 5 1993'', Italia ministerio pri edukado, la 22-an de decembro 1993, [http://www.internacialingvo.org/public/study.pdf arkivita] la 25-an de februaro 2021</ref>: al gelernantoj inter 9 kaj 11-jaraĝaj (kiuj studis Esperanton), kaj gelernantoj inter 11 kaj14-jaraĝaj (kiuj studis la francan). Ĝi celis: - rapide provizi utilan instrumenton de lingva komunikado por tuja uzo (korespondado, internaciaj renkontiĝoj; - disponi pri facile komparebla modelo por pli efika instruado de la gepatra lingvo; - prepari praktikan bazon por posta studado de fremdaj lingvoj; - riĉigi la lernejan programon per pli vasta uzo de aliaj temoj. Laŭ la fina analizo, la infanoj spontanee interparolis pri diversaj temoj, ilia prononco estis ĝusta, ili foje renkontis gramatikajn kaj vortfaradajn erarojn, sed sen ĝeni la reciprokan komprenon. Komparante la rezultojn de la samaj studentoj en Esperanto kaj en la franca donis indikojn pri la lernoprocentoj por la du lingvoj. Komparinte la francajn ekzercojn de tiuj infanoj, kiuj antaŭe studis Esperanton, kun tiuj, kiuj ne ricevis tian preparan preparadon, montris indikojn pri la enkonduka valoro de la Internacia Lingvo. Dokumentita raporto de [[Elisabetta Vilisics Formaggio|Elisabetta FORMAGGIO]], ''Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado''.
*[[1993]]-[[1997]]: en la lernejo Gaetano Salvemini de [[Torino]], [[Italio]], oni eksperimentis pri Esperanto kiel "lingvo propedeŭtika al la studado de fremdaj lingvoj en la bazlernejo". Partoprenas tri klasoj. En la dua kaj tria jaroj la lernantoj lernis elementan Esperanton kaj uzis ĝin por internacie komuniki kun aliaj lernejoj. En la kvara kaj kvina jaroj unu klaso transiris al la studado de la angla kaj alia al tiu de la franca. Ekde la lernojaro 1994/95 tia ĉi eksperimentado estas rajtigita de la itala Ministerio pri Publika Instruado. La evaluado konfirmas la propedeŭtikan efikon de Esperanto-instruado al italaj infanoj por pli bona kaj pli rapida posta lernado de la franca kaj de la angla.
*[[1994]]–[[1997|1997:]] Faculty of Education, Monash University, Victoria, Aŭstralio (Prof. Alan Bishop)<ref name=":2" />
*[[1994]]–[[2000]]: projekto EKPAROLU (Melbourne, Australio) al gelernantoj inter 9 kaj 11-jaraĝaj (kiuj studis Esperanton), kaj gelernantoj inter 11 kaj14-jaraĝaj (kiuj studis la francan). De la resumo pri la projekto: "''In 1994 the Government of the State of Victoria proposed that every primary school (6–12 yrs) should begin to teach at least one LOTE (Language other than English) for at least 2.5 hours per week... It was clear from Esperanto experiments in Europe that Esperanto helped learners make a good, quick start in learning their second European language. However no research had been done on whether the early learning of Esperanto helped with the later learning of East-Asian Languages. The situation unfolding in Victoria seemed to offer an ideal opportunity to do some research on that idea''." Ĝi celis esplori ĉu antaŭa studado de Esperanto helpus infanojn en la posta lernado de orientaziaj lingvoj (precipe la japanan). La konkludoj estis ke la Esperanto-lernantoj taksis la lernado de LOTE (''Language other than English -'' lingvo alia ol la angla) kaj ankaŭ la lernadon de Esperanton kiel unu el siaj plej ŝatataj fakoj. La atingo-nivelo de la lernantoj en Esperanto, taksita de la instruistoj (de 1 ĝis 5), estis impresa, ĉar 96% estis taksitaj 3,4 aŭ 5. Pri la motiviĝo de la lernantoj por LOTE-lernado, denove taksita de la instruistoj denove taksis ĝin de 1 ĝis 5, 86% de la lernantoj de Esperanto estis taksitaj 4 aŭ 5 kompare kun 55% de la neesperantistoj. Pri la parolkapablo de LOTE, neniu esperanta lernanto estis taksita malpli ol 3 en ĉi tiu kapablo.
 
===== Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn, Germanio =====