Projekta diskuto:Geografiaj koordinatoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 7:
::Saluton, Aidas. Dankon pro la atentigo. La neekzistanta kategorio estis eĉ malĝusta por la nomita {{ŝ|informkesto organizaĵo}}. Mi ĵus ŝanĝis la koncernan kodon, tiel ke nun okazas aldono al ekzistanta zorgiga kategorio.
::Ĉu la koordinatoj eble eĉ estu denove forigataj el la informkesto? Se jes, ĉu ili vere ne estas nun uzataj en artikoloj? Bedaŭrinde mi ne plu memoras, kial mi aldonis ilin al la informkesto. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:01, 15 Sep. 2013 (UTC)
:::Kara René, konvinkas la argumento ke entute ne utilas meti lokigon: "ĉiuj organizaĵoj [nun uzantaj la informkeston "organizaĵo"] kovras pli grandan geografian regionon, iuj - ekzemple la futbala organizaĵo FIFA - la tutan mondon. Kiujn koordinatojn havas la tuta mondo?" Se vi volas kaj povas, vi apliku la proponon "implesimple meti iun teknikan indikon "lokigo ne sencas", kaj eviti aŭtomatan kreon de tia kateogio". Sed mi konsilus simple forpreni la atendon de koordinatoj en la informkesto - kiu volas indiki koordinatojn en artikolo en kio tio sencas, povas facile fari tion sen "helpo" aŭ malhelpo de la informkesto. Mi cetere ridetis pri la vortumo ke "estas 34 aliaj artikoloj grandparte pri organizaĵoj (plejparte pri futbalo, pedofilio, psikologio kaj esperanto - la apartan interrilaton inter tiuj kvar temoj mi ne bone konjektas...)". Sincere, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:21, 14 Okt. 2013 (UTC)
::::Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la kodon de {{Ŝ|Informkesto organizaĵo}}, tiel ke nun la koordinatoj ne plu estas devigaj kaj supra indiko pri ilia foresto ne plu aperas. Tamen mi ne forigis la koncernan kodon, ĉar en kelkaj artikoloj eĉ troviĝas koordinatoj, kiel ekz. en [[Ministerio pri justico (Francio)]]. Espereble tio nun estas taŭga solvo. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 11:17, 15 Okt. 2013 (UTC)
 
Reiri al la paĝo "Geografiaj koordinatoj".