Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
 
[[Dosiero:Pastro-Bianchini.jpg|eta|maldekstra|100px|[[Giacomo Bianchini|Pastro Bianchini]]]]
Dume Zamenhofa "[[Kohelet|Predikanto]]" kompletiĝis en la marta numero 1907 de ''La Revuo'' de Hachette. Lia "[[Sentencoj de Salomono]]" aperinta en ''La Revuo'' aperis ankaŭ en ''North American Review'' 1907-09 konforme al la peto de ties redaktoro. "[[Psalmaro|La Psalmaro]]" aperadanta en ''[[La Revuo]]'' estis ĉesigita duonvoje, sed poste lia tuta psalmaro libroforme aperis el Hachette en 1908. Cetere, samjare, el la sama Hachette eldoniĝis "La kvar evangelioj kunigitaj en unu rakonto". Sed la tradukinto-kompilinto estis [[R. Laisney]]. 196 paĝoj.
 
Dum la enlanda kongreso de Britio en [[Leeds]] 1909 estis kunvokita Esperanta Biblia Komitato (enlanda komitato) kaj definitive komenciĝis traduka laborado de la [[Nova Testamento]]. Ĉiuj komitatanoj estis britoj. Kaj dum la [[UK 1909|samjara Universala Kongreso]] en [[Barcelono]] oni jam informis ke atendebla estos la tuta Biblio jam post kelkaj jaroj. Januare de 1910 Zamenhof, kiu rigardis tion, demandis al [[John Cyprian Rust|Rust]], ĉu ankoraŭ ne estis decidita kiu tradukos la [[Malnova Testamento|Malnovan Testamenton]]. Zamenhof sciigis ke se ankoraŭ tio ne estis decidita, li mem estas preta akcepti tiun laboron.
Linio 36:
 
[[Dosiero:Warden_John_Mabon_148_VIII._Universala_Kongreso_Esperantista_%E2%80%93_Albumo_(cropped).jpg|eta|maldekstra|100px|[[John Mabon Warden|J. M. Warden]]]]
Pri Fred aldonendas anekdoto. Li sendis al Zamenhof ankaŭ tajpskriptojn de [[Libro de Ijob|Ijob]], Plorkanto de [[Libro de Jeremia|Jeremia]], [[Eliro]], [[Libro de Danielo|Danielo]] kaj aliaj. Zamenhof respondis franclingve pro milita cenzuro pere de [[John Cyprian Rust|Rust]] kaj postmenciota [[John Mabon Warden]], skribante ke jam li mem povas zorgi la tradukon mem, ke bonvolu Fred mem eldoni la tajpskriptojn, ke por tiu eldonkosto li (Zamenhof) mem estas preta pagi. Probable ja ekzistis supozata [[Judismo|juda grupo]] okupiĝanta pri tradukado de [[Malnova Testamento]] en Esperanto, kaj ties redaktanto estis verŝajne Fred.Fwd: Un procès pour rétablir la langue française !
 
En la 3a de marto 1915 Zamenhof sendis franclingvan [[poŝtkarto]]n al Rust, informante, ke li ne povas sendi esperantajn manuskriptojn de la [[Malnova Testamento]] pro milita cenzuro. Post tiu fintradukado li povis ripozi tutajn tri tagojn por celebri kune kun sia familio. Sed estis nur fine de postmorta 1919, kiam lia tuta manuskriptaro, probable nete tajpita de [[Klara Zamenhof|Klara]], finatingis [[Londono]]n. Inter tiuj ĉi tri sendoj, unu estis tra [[Edmond Privat]], kiu vizitis [[Varsovio]]n por enketi pri biografio de Zamenhof.