Reconquista: Malsamoj inter versioj

3 355 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
* La [[Muladio]]j estis la kristanoj konvertitaj al Islamo post la konkero.
* La [[Mudeĥaro]]j (''mudéjar'') estis la muslimoj kiuj ne konvertiĝis al kristanismo post la rekonkero kaj restis en la nun kristanaj landoj. Post la fino de la rekonkero ili estis nomataj ''moriscos'' ([[morisko]]j), kaj estis fine forpelitaj post kelkaj jaroj.
 
==Historiografia manipulado==
La koncepto "reconquista" (rekonkero) implicas revenon al iaman staton post difinita konkero (nome la islama konkero de la [[Ibera Duoninsulo]]). Tiu koncepto estas historie erara kaj estis historiografie manipulita fare de diversaj [[Ideologio|ideologiaj]] sektoroj laŭlonge de la lastaj jarcentoj, sed ĉefe de tendenco [[naciismo|naciisma]]. Jen argumentoj:
* Aktuale oni dubas ĉu apliki la terminojn "konkero" aŭ eĉ "invado" por tio kio okazis el la jaro 711, ĉar estas disputo ĉu tio estis pli bone rigardita kiel kombino de malkompono de la [[Visigotoj|visigota regno]] (kiu ne okupis tiam la tutan duoninsulon), kultura asimilado al prestiĝa pliiĝanta [[Islamo]] kaj iompostioma enmigrado de nordafrika loĝantaro.
* Certe la "konkerita" lando ne estis la moderna Hispanio ([[Portugalio]] estis inkludita), kiu fakte estos la profitanto de la "rekonkero" laŭ la proponita falsa historiografio.
* Oni ne povas paroli pri milito de rekonkero por kompleksa procezo kiu daŭris ok jarcentojn, kaj konsistis el tre diversaj unuigoj kaj disigoj de tre diversaj regnoj kaj islamaj kaj kristanaj laŭ la regantoj kaj la loĝantaro, kio ne ĉiam koincidis. Tio fakte okazis intre tre longdaŭraj epokoj de relativa [[paco]] kaj kunekzistado inter regnoj.
* En la menso de la monarkoj kiuj finigis la "rekonkeran" procezon, nome la nomitaj [[Katolikaj Gereĝoj]], ne estis klara la konstruadon de moderna ŝtato nomita [[Hispanio]], eĉ ne de iela nacio samnoma, ĉar ilia milita agado estis farita kadre de procezo de akumulado de regnoj, kio okazis en granda parto de Eŭropo kiel konstruado de fortaj monarkioj ([[Renesanco]]) por finigi la antaŭan politikan sistemon de la [[feŭdismo]] ([[Mezepoko]]). En tiu procezo la estonta [[naciismo]] ne ankoraŭ kristaliĝis en la moderna konsidero; fakte en la epoko de la Katolikaj Gereĝoj, se oni povus paroli pri nacioj (aŭ ŝtatoj), tiuj estus la [[Regno Kastilio]] kaj la [[Regno Aragono]] kaj tute ne Hispanio, kiu kiel koncepto kaj kiel ŝtata ento ne estos tute akceptita ĝis la ŝanĝo de la 17-a al la 18-a jarcentoj.
 
Tiukadre oni povas konsideri, ke la koncepto "Reconquista" estas moderna konstruaĵo, kiu estis uzita en diversaj epokoj kun tre klaraj politikaj intencoj: Hispanio estas evidenta [[nacio]] (respektive [[ŝtato]]), kiu jam ekzistis antaŭ la konkero de 711 kaj estis restarigita en [[1492]] kaj tio daŭris ĝis nun. Tiu rigardo estis uzita ekzemple de la [[naciismo]] de la kultura strukturo de la reĝimo de la generalo [[Francisco Franco]] kaj eĉ estas daŭre uzata de la ties aktualaj defendantoj. Ke la koncepto "Reconquista" estas moderna konstruaĵo estas pruvata per la faktoj ke tiu koncepto ne estis ĝeneraligita ĝis la mezo de la [[19-a jarcento]], kiam Modesto Lafuente uzis ĝin en sia verko "Historia General de España" (Ĝenerala Historio de Hispanio), pli ol tri jarcentojn post la Katolikaj Gereĝoj konkeris la regnon de Granado. Nur en [[1936]], la ''[[Diccionario de la Real Academia Española]]'' (oficiala hispana vortaro) inkludis tiun terminon en la vortaro.<ref> Patricia R. Blanco, [https://elpais.com/elpais/2021/04/17/hechos/1618673719_346140.html El empeño de la ultraderecha en manipular la historia a través de la Reconquista,] [[El País]], 19a de Aprilo 2021 - Alirita la 19an de Aprilo 2021.</ref>
 
==Gravaj bataloj==
233 911

redaktoj