Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 540:
Novulo redaktis la artikolon kun ne komprenebla titolo, angulo rilatas nur al geometria figuro; tiele mi proponas la sekvan titolon [[Alparolantejo]], pri loko por alparolantoj.--[[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 09:46, 19 apr. 2021 (UTC)
:{{komento}} Ja la titolo estas neklare komprenebla ankaŭ por mi, sed ankaŭ Alparolantejo diras al mi nenion pri la enhavo, kiun multaj konas sed ne per unu el tiuj nomoj. Krome Angulo ne "rilatas nur al geometria figuro", ĉar en PIV la 7a senco estas Flanka malvasta loko malofte vizitata aŭ rigardata, kio iel estus aplikebla al la temo. Mi ne vidas klara la solvon. Ankaŭ la originala ''Speakers' Corner'', eblus, krom Angulo de la Alparolantoj, Angulo de la Diskursantoj, Angulo de la Predikantoj ktp., kun ebla anstatŭo de angulo per simila termino, sed ĉiam majuskle kiel propra nomo de loko.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:39, 19 apr. 2021 (UTC)
:{{komento}} ''Angulo'' estas sendube taŭga vorto en ĉi tiu kunteksto. La vorto ''alparoli'' estas pli dubinda, ĉar ne temas pri loko, kie homo simple alparolas alian. Estas loko, kie oni ''rajtas'' prediki, oratori, fari paroladon, proklami sian veron, al publiko kiun la afero interesas aŭ ne interesas.
:Temas pri la fama loko en Londono, kies nomon oni kopiis ankaŭ al kelkaj aliaj anguloj en la mondo. Oni povus nomi ĝin ''Oratora Angulo, Angulo de Parolantoj, Angulo de Paroladoj'' aŭ simile aŭ evetuale uzi la originalan nomon . En nia Vikipedio, en la artikolo [[Hyde Park (Londono)]] troveblas la nomo ''Angulo de la oratoroj/parolantoj'', sed la vera demando estas: Kiun vorton pri la fama loko uzas Esperantistoj en Britujo? --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 15:06, 19 apr. 2021 (UTC)