Sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Velke_Losiny_chateau_1.jpg|thumb|[[Kastelo Velké Losiny]] – vido el kastela parko]]
[[Dosiero:Sobotin St Lawrence church monument.JPG|thumb|Memortabulo antaŭ preĝejo de sankta Laŭrenco en [[Sobotín]] por honorigi la viktimojn de sorĉistinajnsorĉistinaj procesoj]]
Senjorujo Velké Losiny estas malĝoje fama pro '''[[Ĉasado de sorĉistinoj|sorĉistinaj procesoj]]'''. En la ĉeĥaj landoj okazis sorĉistinaj procesoj nur loke kaj [[Velké Losiny|Losinio]] kun ties ĉirkaŭaĵo, respektive la tuta regiono de [[Jeseník]], estis unu el tiuj lokoj.
 
Laŭ lokaj legendoj kaj fontoj la procesoj havis komencon en Losinio ĉe unu malriĉa virino, al kiu malsaniĝis [[bovo|bovino]] kaj ne donis [[lakto]]n. [[Spico|Spickolektantino]] konsilis al ŝi, ke la bovino devas manĝi ŝanĝitan [[hostio]]n, do la virino iris en preĝejon en Sobotín kaj post [[komunio]] ŝi elkraĉis la akceptitan hostion per ŝanĝita hostio en preparitan tason; dum tio vidis ŝin [[messervanto]], kiu tuj malkaŝis tion al [[pastro]]. La pastro ordonis al la virino [[pentofaro]]n (preĝon) kaj tralasis ŝin, sed tio ne finiĝis per tio. Baldaŭ estis tiu [[kamparano|kamparanino]] komune kun pluaj virinoj akuzita pro [[sorĉado]] kaj al la senjorujo en Velké Losiny estis invitita el [[Olomouc]] [[Jindřich František Boblig el Edelstadt|Jindřich Boblig]], kiu komencis "ĉasi sorĉistinojn" en ĝusta vorto de senco.
 
Posedaĵo de la kondamnitoj memkompreneble falis al [[Inkvizicio|inkviziciistoj]], do la intereso de Boblig turniĝis direkte al tiuj, kiuj proprumis lanojn aŭ aliajn [[nemoveblaĵo]]jn (ekzemple paperfarejon). La plej konata viktimo de tiuj ĉi [[justica murdo|justicaj murdoj]] fariĝis pastro [[Kryštof Alois Lautner]]. La procesoj okazis en la jaroj [[1678]]–[[1696]] kaj per la vivo pagis en ili proksimume 100 personoj. Estis pri tio verkita [[Kladivo na čarodějnice (romano)|libro]] (''Martelo porje sorĉistinoj'') kaj filmita filmo ''[[Kladivo na čarodějnice (filmo)|Kladivo na čarodějnice]]''. Interesaĵo estas, ke en la filmo kiel torturiga instrumento aperas seĝo plena de najloj, sed per kiu oni neniam en la ĉeĥa teritorio torturis. La filmistoj elpensis la rekviziton kaj poste ili lasis ĝin en la kastelo en Velké Losiny, kie ĝi troviĝas ĝis nun, sed ĝi estas nenie ekspoziciata.
 
== Literaturo ==