14-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

26 bitokojn forigis ,  antaŭ 23 tagoj
sen resumo de redaktoj
 
* [[1939]]: En [[Usono]] aperis romano ''[[La vinberoj de kolero]]'', verkita de [[John Steinbeck]]
* [[Dua mondmilito]]
** [[1940]]: [[Krimoj kontraŭ la homaro]]: duaDua dutaga [[deportado]] de [[poloj]] el la terenoj de la unua [[soveta okupado de Pollando]] daŭris - oni elveturigis pli ol 60 mil personojn, 80% da virinoj kun infanoj — sume okazis [[Ekziligoj en Sovetunio|4 deportadoj]] kaj ĝis majo 1941 oni forveturigis ĉ. 340 mil [[poloj]]n; [[Germana okupado de Pollando]]: en ĉirkaŭaĵo de Serokomla (proksime al [[Łuków]]) germanaj taĉmentoj dum traserĉo kaptis 217 [[poloj]]n, kiujn ili pafmortigis en alia vilaĝo - venĝe pro pafmortigo de 5-persona familio de [[germanaj kolonioj|germanaj koloniistoj]] fare de [[rabo|rabista]] bando; [[germanoj]] en Nowiny pafmortigis 14 personojn, kaj en [[distrikto Radzyński]] bruligis 20 domojn; [[Gestapo]] arestis en [[Gostynin]] 134 polojn; en [[Poznań]] oni malfermis germanan radiostacion; en [[Vilno]] germana komisiono registris 3900 [[rifuĝinto]]jn kaj 1600 internigitojn, kiuj esprimis volon reveni al siaj domoj sub la germana [[okupado]] - ekiris unua transporto kun 700 personoj; en [[Poznań]] ekfunkciis germana [[radiostacio]]; en [[Sachsenhausen]] germanoj [[murdo|murdis]] pastron Ignacy Charszewski, populariganton de [[teologio]] kaj tradukiston; en [[vilaĝo]] Józefów Duży apud [[Kock]] germanoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] pli ol 160 loĝantojn de najbaraj vilaĝoj; [[Bataloj je Narviko]]: apud [[Narvik]] alteriĝis [[Britio|britaj]]-[[Francio|francaj]]-[[Pollando|polaj]] taĉmentoj - sensukcesa atako de germana U-65 al pola [[ŝipo]], norvegaj unuoj de 6-a Infanteria Divizio, malfruigantaj germanojn nord-oriente de Narvik, retiriĝis apud [[Gratangen]], komenco de germana atako de [[Oslo]]-regiono laŭlonge de [[Gausdal]] kaj aliaj [[valo]]j kontraŭ improvizaj unuoj de 2-a kaj 1-a ID; regopovoj de [[Nazia Germanio]] konstatis ke dum la [[intermilita periodo]] germanaj [[banko]]j estis en [[Pollando]] "[[armilo]] en [[nacieco|nacieca]] batalo"; germanaj regopovoj nomis [[Supra Silezio|Supran Silezion]] la dua [[Ruhr-regiono]]; [[Tokio]]: Pola Gazetara Buroo en [[Fora Oriento]] informis, ke en [[Ŝanhajo]] [[radiostacio]] komencis disaŭdigi pollinge por la pola [[diasporo]] en Ĉinio, kaj ke lastatempe en pluraj japanaj literaturaj revuoj aperis [[verso]]j pri detruita [[Varsovio]]; [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) en korespondaĵo el [[Bonaero]] skribis ke germandevena Wilhelm Stock eldonis hispanlingve du volumetojn pri heroa martireco de Pollando
** [[1941]]: En [[Poznań]] [[germanoj]] [[gilotino|gilotinis]] 6 polojn; en [[koncentrejo]] [[Mauthausen]] alvenis 14 [[poloj]]; [[SS (organizaĵo)|SS]] pafmortigis en koncentrejo [[Aŭŝvico]] Adam Heydel, profesoron pri politika [[ekonomiko]] en [[Jagelona Universitato]]; Ministerio pri laboro en [[Nazia Germanio]] rekomendis laborigi ene de ĝi 73 123 [[judoj]]n el [[Varto]]-Lando; en koncentrejo [[Bergen-Belsen]] aperis [[pola lingvo|pollingva]] [[konspiro|konspira]] gazeto "Biuletyn Prasowy" (Gazetara Bulteno); [[Berlino]]: korespondanto de National Press Service informis la mondon, ke en [[Katowice]] 2 germaninojn oni kondamnis al dutaga aresto pro tio, ke ili antaŭ la [[Pasko]] donis kelke da [[ovo]]j al polaj najbaroj - germana juĝejo opiniis nesufiĉa la klarigon ke la ovojn ricevis [[infano]]j motivante sian decidon, ke okazis rompo de la leĝo pri disdivido de [[nutraĵo]] inter poloj kaj germanoj; [[Balkana kampanjo]]: direktivo de Ĝenerala [[Stabo]] pri rompo de bataloj kun germanaj kaj italaj [[trupo (armeo)|trupoj]] senigis soldatojn de jugoslava armeo reziston kaj batalon - okcidente de la vojo Zvornik ([[Bosnio kaj Hercegovino]])-[[Sarajevo]] ĉesis ĉia rezisto; komenco de retiriĝo de greka Armeo "Epir" el [[Albanio]]
** [[1942]]: [[Operaco Reinhardt]]: per [[gaso]] [[germanoj]] murdis en [[Ekstermejo Chełmno]] pli ol 2972 [[judoj]]n de [[Poddębice]]; [[Ordnungspolizei|germana polico]] publike pafmortigis en [[Warta]] 10 judojn; [[Hans Frank]], guberniestro de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] anoncis al laboristoj de [[propagando]] ke la gazetaro en ĜG ne devus skribi pri pola generalo [[Władysław Sikorski]]; germanaj regopovoj anoncis en [[Varsovio]] devigan registron de judoj kun [[Usono|usona]] civitaneco kaj el la landoj de [[Komunumo de Nacioj]]; [[Batalo de Atlantiko]]: usona [[destrojero]] sinkigis ĉe la oceanbordo de [[Norda Karolino]] germanan [[submarŝipo]]n - pereis la tuta 46-persona skipo; [[Adolf Hitler]] konsentis, ke [[Luftwaffe]] krom detruado de havenaj kaj industriaj instalaĵoj [[terorismo|terorisme]] ataku urbojn krom [[Londono]]
* [[1846]]: [[Antal Edelspacher]], hungara lingvisto, tradukisto kaj orientalisto (m. [[1894]])
* [[1854]]: [[Max Kruse (skulptisto)|Max Kruse]], germana skulptisto, inventisto (m. [[1942]])
* [[1862]]: [[Pjotr Stolipin]], ĉefministro de la Rusia imperio, guberniestro de [[Grodno]] kaj [[Saratov]], murdita (m. [[1911]])
* [[1874]]: [[József Halász]], hungara sociologo, ĵurnalisto, aktivulo de [[Esperanto-movado]] en [[Rumanio]], kunlaboranto de [[Andreo Cseh]], patro de [[Boriska Halász]] (m. [[1928]])
* [[1878]]: [[Alfred Kenngott]], svis-[[usona esperantisto]], docento de la [[franca lingvo]], [[Esperanto-vortaristo]] kaj verkisto