Radegundo de Turingio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
==Danĝero de malmonakinigo==
Tiam la reĝo ekpentis pri la iama permeso je monakineco edzina kaj intencis repreni ŝin hejmen. Laŭ peto ŝia la sankta episkopo Germano de [[Parizo]] peradis sukcese. La monakejo ricevis eklezian aprobon en la jaro 567-a ĉe la Koncilio de Tours. Radegundo ankaŭ engaĝiĝis politike por forigi malpacon inter nobeloj kaj reĝoj. Ŝia vivo estis la tutan tempon tre asketisma kaj ŝi ŝatis kolekti [[relikvo]]jn. De imperiestro Justino la 2-a de [[Bizanco]] ŝi ricevis tre belan evangelian libron, relikvojn diversajn, kaj parton de la kruco de [[Jesuo Kristo]]. Tiam la unuan fojon oni kantis la belegan himnon latinan ''Vexilla regis prodeunt'' verkitan de [[Venantius Fortunatus]]. Sekve la monakejo alinomitis je ''Monakejo Sankta Kruco''. La monakinoj sekvis la regulon de Sankta [[Cezario deel Arles]]. Ankoraŭ dum ŝia vivo petantoj ricevis spiritan helpon pere de ŝi.
 
Sankta [[Gregorio de Tours]] mem enterigis ŝin kaj skribe laŭdis ŝin. Baldaŭ sur ŝia tombo stariĝis preĝejo. La translokigo de ŝiaj ostoj okazis en la 11-a de februaro. Venantius Fortunatus, pia poeto, nomis ŝin patrino pro ŝia honorado fare de la fideluloj. Ne malpli ol 15 francaj vilaĝoj nomitis por ŝi. En 1592 la [[hugenotoj]] rabis ŝiajn relikvojn kaj forĵetis ilin.