Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 157:
 
===Poste===
[[File:RIAN archive 2153 After bombing.jpg|left|thumb|Civitanoj de Leningrado dum la 872-taga [[sieĝo de Leningrado|sieĝo]], en kiu mortis pli ol unu miliono da civiluloj, ĉefe pro malsatego.]]
Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo eltenis severegan sieĝon fare de [[Nazia Germanio|germanoj]] (de la [[8-a de septembro]] [[1941]] ĝis la [[27-a de januaro]] [[1944]]), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: [[Sieĝo de Leningrado]] kaj [[Vojo de Vivo]]. La 1an de Majo 1945 [[Josif Stalin]], per Suprem-Komanda Ordono No. 20, nomis Leningradon, kun [[Stalingrado]], [[Sevastopolo]], kaj [[Odeso]], [[Urbo-Heroo]]j de la milito. Leĝo agnoskanta la honoran titolo de "Urbo-Heroo" estis aprobita la 8an de Majo 1965 (nome 20a datreveno de la venko en la nomita [[Granda Patriota Milito]]), dum la epoko de [[Leonid Breĵnev]]. La Prezidiumo de la Suprema Soveto de USSR premiis Leningradon kiel Urbo-Heroo per la [[Ordeno de Lenin]] kaj la [[Ora stelo de Heroo de Sovetunio|Ora stelo]] "pro la heroa rezistado de la urbo kaj tenaceco de la survivantoj de la Sieĝo". La Urbo-Heroa Obelisko kun la Ora stelo en la pinto estis instalita en Aprilo 1985.
 
En Oktobro 1946 kelkaj teritorioj laŭlonge de la norda marbordo de la [[Golfo de Finnlando]], kiuj estis pasinta al la USSR el Finnlando en 1940 laŭ la pectraktato post la [[Vintra Milito]], estis transigitaj el la [[Leningrada Oblasto]] al Leningrado kaj dividitaj en la distriktoj [[Sestroreck]] kaj Kurortni. Tiuj inkludis la urbon Terijoki (renomita [[Zelenogorsk (urbo en Sankt-Peterburgo)|Zelenogorsk]] en 1948).<ref name="lenobltrans" >[https://web.archive.org/web/20090608000817/http://lenobltrans.narod.ru/adm1.html "Ленинградская область в целом: Административно-территориальное деление Ленинградской области".] Lenobltrans.narod.ru. Arkivita el la originalo la 8an de Junio 2009. Alirita la 24an de Aprilo 2021. </ref> Leningrado kaj multaj ĉeurboj estis rekonstruitaj dum la post-militaj jardekoj, parte laŭ antaŭ-militaj planoj. La ĝenerala plano de 1948 por Leningrad indikis radiusan [[Urboplanado|urban disvolvigon]] en la nordo same kiel en la sudo. En 1953 la distrikto Pavlovskij en la Leningrada Oblasto estis abolita, kaj partoj de ties teritorio, inklude Pavlovsk, estis kunigitaj kun Leningrado. En 1954 la setlejoj Levaŝovo, Pargolovo kaj Pesoĉni estis kunigitaj kun Leningrado.<ref name="lenobltrans" />
 
Leningrado donis sian nomon al la Leningrada Afero (1949–1952), nome grava okazaĵo en la postmilita politika luktado en Sovetunio. Ĝi estis rezulto de la rivaleco inter la eblaj sukcedantoj de Stalin el kiuj unu flanko estis reprezentita de la estroj de la urba organizaĵo de la [[Komunista Partio de Sovetunio|Komunista Partio]] — nome la dua plej grava en la lando post tiu de Moskvo. La tuta elita estreco de Leningrado estis detruita, inklude la iaman urbestron Kuznetsov, la tiutempan urbestron Pjotr Sergejeviĉ Popkov, kaj ĉiujn ties deputitojn; totale 23 estroj estis kondamnitaj al [[mortopuno]], 181 al prizono aŭ ekzilo (senkulipgitaj en 1954). Ĉirkaŭ 2 000 altrangaj funkciuloj tra la tuta Sovetunio estis elpelitaj el la partio kaj el Komsomol kaj forigitaj el estrecaj postenoj. Ili estis akuzitaj je [[Rusa naciismo]].<ref> Zubkova, Elena Yurievna (1998). [https://books.google.es/books?id=IsNPwrLwmIcC&q=leningrad+affair&pg=PA132&redir_esc=y#v=snippet&q=leningrad%20affair&f=false "Chronology of Major Events".] En Ragsdale, Hugh (eld.). Russia after the war: hopes, illusions, and disappointments, 1945–1957. New York: M.E. Sharpe, Inc. pp. 132–133. ISBN 978-0-7656-0227-5. </ref>
 
[[Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017)|Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo]] okazis la 3-an de aprilo [[2017]] en tunelo inter la metrostacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut. Pereis 14 kaj estis vunditaj 51 homoj, ĉiuj civiluloj. La 4-an de aprilo La Enketa Komitato konfirmis, ke la atakon plenumis Akbarĵon Ĝalilov (naskiĝis en 1995) el la urbo Oŝo (Kirgizio), de malgranda grupo ligita al la nomita [[Islama Ŝtato]].