Universitato de Kluĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Historio ==
La universitaton antaŭis la [[jezuitoj|jezuita]] kolegio fondita de [[Stefano Batory]] en [[1571]], kaj post ĝia ĉeso la jezuita akademio fondita en [[1688]]. La universitato mem estis fondita en [[1872]] en [[Koloĵvaro]]. Ĝi funkciis tiam kun kvar fakultatoj (juro, filologio, medicino kaj naturscienco). Ekde [[1881]] ĝi ricevis la nomon de la imperiestro kaj reĝo de [[Aŭstrio-Hungario]], [[Francisko Jozefo la 1-a]] kaj tiel fariĝis ''Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem'' ([[Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro]]) funkciinta tie ĝis majo [[1919]]. Ekde la aŭtuno de [[1919]] ĝi fariĝis rumanlingva universitato kun la nomo ''[[Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj]]''. En [[1921]] oni translokis la hungaran universitaton al [[Segedo]] ĝis [[1940]], kiam ĝi denove revenis al [[Koloĵvaro]] por kvar jaroj. En tiu periodo la rumana universitato funkciis en [[Sibiu]]. En [[1948]] la rumana universitato ricevis la nomon de [[Victor Babeș]] ([[Universitato Victor Babeș]]) kaj la memstara hungarlingva universitato la nomon de Bolyai ([[Universitato Bolyai de Kluĵo]], ''Universitatea Bolyai''). En [[1959]] oni unuigis (nome ĉesigis tiun de la hungara) la du universitatojn sub la nomo ''Universitatea Babeș-Bolyai''. Ekde tiam la hungarlingva instruado gradece estis preskaŭ tute eligita el ĝi. Nuntempe oni instruas en la universitato rumane, hungare, germane, angle kaj france.
 
== Elektitaj studentoj ==