Andy Warhol: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Ligilon aldonis
Linio 11:
'''Andy Warhol''', realnome: '''Andrew Warhola ''' (naskiĝis la [[6-a de aŭgusto|6-an de aŭgusto]], [[1928]] en [[Picburgo]], mortis la [[22-a de februaro|22-an de februaro]], [[1987]] en [[Novjorko]]) estis usona [[pentristo]], film-faristo, eldonisto, kaj unu el la ĉefuloj de la [[arta movado]] konata kiel [[poparto]].
 
Liaj verkoj esploras la rilaton inter arta esprimo, famulkulturo kaj reklamado tiom prospera ĉirkaŭ la [[1960-aj jaroj]]. Post sukcesa kariero kiel komerca ilustristo, Warhol iĝis fama kaj foje kontestata artisto. ''The Andy Warhol Museum'' (La [[Muzeo Andy Warhol]]) en sia naska grandurbo, [[Picburgo]], Pensilvanio, aranĝas ampleksan permanentan kolekton de arto kaj arkivoj. Ĝi estas la plej granda muzeo en Usono dediĉita al ununura artisto.
 
La arto de Warhol ampleksis multajn formojn de [[amaskomunikilaro]], inkluzive de mandesegnado, [[pentrado]], presaĵkreado, [[fotarto]], silkrastrumo, [[skulptarto]], [[kino]], kaj [[muziko]]. Li ankaŭ estis pioniro en komputil-generita arto uzante ''[[Amiga]]'' komputilojn kiuj estis lanĉitaj en [[1984]], du jarojn antaŭ lia morto. Li fondis ''[[Interview Magazine]]'' kaj estis la verkinto de multaj libroj, inkluzive de ''[[The Philosophy of Andy Warhol]]'' (La Filozofio de Andy Warhol) kaj ''[[Popism: La Warhol Sixties]]''. Li administris kaj produktis la ''[[Velvet Underground]]'', rokmuzikan grupon kiu havis fortan influon sur la evoluo de [[Punko|punkroka muziko]]. Li ankaŭ estas fama kiel [[samseksemo|samseksema viro]] kiu vivis malkaŝe kiel tia antaŭ la [[samseksema liberiga movado]]. Lia studio, [[The Factory]], estis fama renkontiĝejo kiu kunigis eminentajn intelektulojn, reĝinjojn, dramistojn, boheman stratpopolon, [[Holivudo]]-famulojn, kaj riĉajn patronojn.