Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 142:
 
Post iom da esploro, la paĝo «[[devo]]» ŝajnas esti mikso de tiuj du konceptoj. Mi konsentas ke «''devoir''» kaj «''obligation''» ne estas identaj, sed ne necese konsentas ke «devontigo» estas la ĝusta nomo koresponde al «''obligation''», kies plej taŭga traduko estus [[obligacio]] laŭ streĉita senco pro [[fr:Glissement sémantique]] (t.e. ke estus prefere krei paĝon [[Obligacio (filozofio)]] kaj ŝanĝi la aktualan nomon de [[Obligacio]] al [[Obligacio (financo)]]). La problemoj estas du, kiuj kuŝas en tio, ke 1-e oni devas trovi fontojn de uzado por pravigi la terminojn; kaj 2-e, la konceptoj inter si ne netaj estas. Pluse, oni renkontus du plusajn obstaklojn, nome, ke svarmas sektanoj de bonalingvismo kiuj rezistas precizon prefere al simplismo, kaj multaj parolantoj havas ksenofobion kontraŭ ĉio anglo-franca kiaj ĉi konceptoj. Bonan ŝancon en la kontraŭfluo! [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 10:55, 5 feb. 2020 (UTC)
 
== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==
 
Saluton, Objectivesea! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
 
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
 
'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.
 
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
 
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:31, 27 apr. 2021 (UTC)