Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: ĝisdatigo de interprojekta ligilo post memstariĝo de Vikivojaĝo
 
Linio 153:
Saluton Piet-c - Mi esperas ne ĝeni vin kun la sekva propono.<br>
Mi vidis ke en la pasinteco vi multe kontribuis al la esperanta vikivojaĝo, kiu estas ankoraŭ en la kovilo. Poste vi ĉesis - pro kialoj kiujn mi ne konas. Sed jaroj pasis kaj kondiĉoj ŝanĝiĝis. Vikivojaĝo kreskis, sed bezonas la kunlaboron de pluraj homoj por fine eliri el la kovilo (vidu ankaŭ [https://tools.wmflabs.org/meta/catanalysis/index.php?cat=0&title=Wy/eo&wiki=incubatorwiki Catanalysis]). --- Ĉu vi vere ne volas denove iomete kontribui? Estas nun favora okazo almenaŭ por provi: la [https://eo.wikivoyage.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2020 Konkurso VikiPrintempo]. Tutsimple aliĝu al la konkurso kaj verku eĉ nur unu artikolon! Kion vi pensas pri tio? --[[Uzanto:Rdelre|Rdelre]] ([[Uzanto-Diskuto:Rdelre|diskuto]]) 19:01, 28 mar. 2020 (UTC)
 
== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==
 
Saluton, Piet-c! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
 
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
 
'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.
 
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
 
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:32, 27 apr. 2021 (UTC)