Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 55:
Saluton, kara Robert Weemeyer! Kiel organizanto de [[Projekto:Afrika monato 2020|Afrika monato 2020]] mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo ''Esperanto kaj Libera Scio'' (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la [https://esperanto.wiki/evento/2-a-kunsido-de-generala-asembleo-2020-2/ Ĝenerala asembleo de ELiSo] (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de [https://amikumu.com/ Amikumu] kaj [https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/ Vinilkosmo] jam survojas. Nome de la organizantoj, --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)
<!-- Message sent by User:KuboF Hromoslav@eowiki using the list at https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Partoprenintoj_de_Afrika_monato_2020&oldid=7069216 -->
 
== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==
 
Saluton, Robert Weemeyer! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
 
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
 
'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.
 
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
 
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:33, 27 apr. 2021 (UTC)