Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 148:
 
Jes, mi rimarkis la samon kiel mi malfermis Wikidatumon, strange, ŝajnas al mi, ke mi pli frue sufiĉe bone kontrolis la aferon. Mi petas Vin - faru, kion vi konsideras ĝusta: aŭ neniigu la artikolon (se Vi havas tiujn rajtojn - intertempe mi korespondis kun konata al mi eo-vikipedisto, sed okazis, ke li ne povas tion fari) aŭ konduku aferon laŭ Via propono. Mi nur lernas pri eo-Vikipedio, do estas malfacile al mi trovi ĝustan solvon. Salutojn [[Uzanto:EwkaC|EwkaC]] ([[Uzanto-Diskuto:EwkaC|diskuto]]) 17:48, 25 apr. 2021 (UTC)
 
== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==
 
Saluton, Tlustulimu! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
 
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
 
'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.
 
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
 
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:35, 27 apr. 2021 (UTC)