Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Fono: atkvalite —> altkvaalite
Linio 9:
Tiu ĉi propono temas pri ŝablonoj kaj Lua-moduloj. Ili provizas tre utilajn funkciojn, ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, navigiloj ks.
 
Evolui ŝablonojn kaj Lua-modulojn postulas teĥnikajn kapablojn, laŭeble kapablojn programi kaj aspektigi. Tio ne estas tute raraj kapabloj, sed ili ankaŭ ne estas multe disvastiĝintaj. Specife ĉe malgrandaj vikioj estas granda defio trovi redaktanton, kiu pretas atkvalitealtkvalite prilabori ŝablonojn kaj modulojn. Eĉ kiam tia redaktanto estas, la amplekso de laboro estas tre granda kaj rezulte vikioj uzas eksdatajn, sub-optimumajn, eĉ malbelajn ŝablonojn. Oni povas kopii ŝablonojn de aliaj vikioj, sed tio estas temporaba, ofte postulanta plurajn adaptojn (do postulas teĥnikajn kapablojn) kaj faras grandajn problemojn pri ĝisdatigado de ŝablonoj (ĝisdatigi ŝablonon estas malpli simpli ol importo).
 
'''En la Esperanta Vikipedio''' estas manpleno da spertaj prilaborantoj de ŝablonoj kaj moduloj. Ili atingis jam relative mirindan staton, kiam pluraj niaj ŝablonoj eĉ uzas Vikidatumojn kaj ArtikolLoktenilon. Sed la situacio estas signife malpli plaĉa kompare kun aliaj vikioj - multaj ŝablonoj entute mankas, multegaj aliaj tute ne uzas Vikidatumojn (do estas bezonate ilin ĝisdatigadi permane) ks. Aldone, prilaborado de tiuj ŝablonoj kaj moduloj prenas multajn tempon kaj energion de niaj homoj - kaj tiuj poste povas malpli multe labori pri artikoloj aŭ organizado de kampanjoj.