Praga lingvoskolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Praga lingvoskolo''', ''Praga Lingvistika Rondo'' aŭ foje simple '''Praga skolo''' enhavis ampleksan grupon de esploristoj, ĉefe eŭropanoj, kiuj eĉ se ne estis membroj mem de la Lingvistika Skolo de [[Prago]], derivigis sian inspiron el la verkoj de [[Vilém Mathesius]], [[Nikolaj Trubeckoj]], [[Roman Jakobson]], [[Jan Mukařovský]], [[René Wellek]] kaj aliaj fakuloj kun sidejo en Prago en la jardeko antaŭ la [[Dua Mondmilito]] (1928–1939). Ĝi estis unu el la plej gravaj lingvoskoloj, ĉar ĝi pluigis la verkaron de [[Ferdinand de Saussure]] pli efike.
 
La skolo emfazas en la duobla artikulacio de la [[lingvo]] ([[fonemo]] kaj [[morfemo]]). Ili nuancigas la dikotomion inter [[sinkroneco]] kaj [[diakroneco]] por la studo de la lingvo. La plej grava kontribuo de tiu skolo estas la metodologia principo de la komutado, per kiu oni modifas fonemon kontraŭ alia en difinita loko de la parolĉeno, kio okazigas paradigman opozicion kaj sekve ŝanĝon de signifo, ekzemple "la nigra '''k'''ato" > "la nigra '''r'''ato".