Akkitham Achuthan Namboothiri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri Akkitham
 
Aldonis ligilojn
Linio 1:
[[Dosiero:Akkitham Achuthan Namboothiri .jpg|eta|Akkitham Achuthan Namboothiri]]
'''Akkitham Achuthan Namboothiri''' [AKKIdam aĉuutan namBUUdiri; [[Malajala lingvo|malajale]]: അക്കിത്തം അച്യുതൻ നമ്പൂതിരി] (La 18-an de marto 1926, en [[Brita Hindio]] – la 15-an de oktobro 2020, en Thrissur, [[Keralo]], [[Barato]]), konata kiel Akkitham, estis barata poeto, dramisto, kaj eseisto kiu verkis en la malajala. Li famis pro sia simpla kaj lucida stilo en kiu li esploris la temojn de amo kaj kompato. Inter la pluraj premioj belartaj kiujn oni atribuis al li, estis ankaŭ la premio [[Gjanpith]] en 2019. La juĝkomisiono nomis lin, "poeto de rara honesteco, kreinto de pluraj verkoj, ĉiuj konsiderataj klasikaĵoj.... [Lia poezio] spegulas nesondeblan kompaton, stampojn de barataj filozofiaj kaj moralaj valoroj, kaj ponton inter la tradicio kaj la moderneco, [la poezio] profunde eniras homajn emociojn en rapide ŝanĝiĝanta socia spaco".<ref>Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), http://jnanpith.net/media_image/announcement/55th%20Jnanpith%20Award%20for%202019%20goes%20to%20Akkitham.jpg</ref>
 
Inter liaj pli ol 50 verkoj la konataj estas jenaj: ''La epopeo de la 20-a jarcento'' (''Irupatham Noottandinte Ithihasam'', 1969), ''La vizio de Bali'' (''Balidarshanam''), kaj ''La sankta momento'' (''Nimisha Kshetram'').
 
Lerneje li studis la sanskritan, la astrologion kaj la muzikon. Li ne bakalaŭriĝis. Li laboris kiel redaktoro en diversaj revuoj. En 1956, li aliĝis al la ŝtata radiostacio [[All India Radio]].