Gemini (interreto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Gemini''' estas la nomo de [[Ret-komunika protokolo|protokolo]] kreita je [[Junio de 2019|Junio 2019]] de [[homo]] kies [[pseŭdonimo]] estas Solderpunk kiu permesas publikigi kaj legi [[Interreto|rete]] paĝojn ekster la [[TTT]] en la t.n. "Gemini spaco". Ĝi estis pensita por esti pli simpla, pli [[Sekurado de Informacioj|sekura]] kaj pli [[Privateco|privatec-respektanta]] ol la TTT, je la prezo de la eblecoj permesitaj al la retejestroj, la paĝoj ne estante multe pli ol [[teksto]]j, kun malmulte da [[Enpaĝigo|enpaĝigaj eblecoj]] (inspiritaj de la [[Markdown]]).
 
Ĉio ĉi estas farita kun nuntempaj teknologioj kiel [[TLS (reto)|TLS]], tiel plibonigante la privatecon kaj la sekurecon. La serviloj uzas defaŭlte la [[Pordo (komputilo)|pordon]] 1965. La protokolo estas desegnita kunlabore kaj ne estas nuntempe [[Normigo|normigita]] kiel interreta normo.
 
== Historio kaj filozofio de la projekto ==
=== Voloj de la kreistoj ===
En [[Junio de 2019|junio]] de [[2019]], uzanto de [[Gopher]] kies pseŭdonimo estas "Solderpunk" lanĉis la ideon de nova protokolo, kaj ricevis helpon por tio de aliaj uzantoj de Gopher aŭ de la [[Fediverse]] (like [[Mastodon]]).
 
La ideo estas krei ion modernan, kun iomete malpli da limigoj ol Gopher kaj pli da sekureco, sed kiu estus ege malpli pova ol HTTP por eviti sekvadon de la uzantoj kaj funkciojn vidatajn kiel ĝenaj kiel [[Ŝprucfenestra varbanonco|ŝprucfenestraj varbanoncoj]], aŭ por havi reton kiu konsumus malpli da rimedoj.
 
Por tio, nur malmulte da eblecoj estas do en la manoj de la retejestroj, kaj la kreistoj penis por asekuri ke la protokolo ne plu evoluos, aŭ nur marĝene.
 
=== Kialo de la nomo ===
Ĉar ilia projekto strebis stari inter la malnova kaj ege malpova Gopher kaj la kvazaŭ ĉiopova HTTP, ĝiaj kreistoj decidis nomi ĝin "Gemini", honore al la [[Gemini-projekto]], la dua homa spacvojaĝada programo de [[Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio|NASA]], kiu estis kondukita inter la projektoj [[Projekto Merury|Mercury]] kaj [[Projekto Apollo|Apollo]].
 
== La "Gemini-spaco" ==