Suna aratingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 63:
 
Antaŭe [[IUCN]] listis sunan aratingon [[malplej zorgiga]], sed antaŭnelongaj esploroj en suda [[Gujano]], kie ili estis antaŭe plej disvastigitaj, kaj en Brazila subŝtato [[Roraima]] montris, ke la specio iĝis tre rara kaj preskaŭ malaperis en tiuj lokoj. En [[Franca Gujano]] la papagoj obseveblas, sed tre malofte. Eble ili vivas kaj bredas en la sudaj partoj de la lando kie observi faŭnon tre malfacilas, sed tio ĉi nun estas necertigita. Pro tio kaj ankaŭ pro daŭriganta kaptado kaj vendado de sovaĝaj birdoj IUCN en [[2008]] reklasis la specion kaj nun listas ĝin [[endanĝerita]].<ref name=iucn />
 
== Birdokulturo ==
[[File:Sunny D Pheonix, hand fed Sun Conure in captivity. Photo by Cory Waheed.jpg|thumb|Juna ina suna artingo bredita kaj kreskita en kapteco]]
Pro sia bela apekto, inteligento kaj amuza konduto suna aratingo estas populara specio de papagoj por uzi kiel dombirdoj kaj en bestoĝardenoj. Ili tamen ne estas la plej facilaj domaj papagoj. Ili estas aktivaj, scivolemaj kaj bezonas konstantan atenton. Kun homoj kiujn ili konas, sunaj aratingoj estas tre amikemaj, sed ili povas esti agresemaj kaj teritoriaj kun nekonatuloj.<ref>[https://web.archive.org/web/20100602201459/http://www.theparrotplace.co.nz/sunconure.php Sun Conure]. theparrotplace.co.nz</ref> Sunaj aratingoj estas intilegentaj kaj povas lerni multajn trukojn, ili ŝatas performi kaj ĝuas atenton. Ili kapablas reprodukti homan parolon, kvankam ne tiunivele kiel pli grandaj papagoj ([[kakatuo]]j, {{j|griza|papago}}, {{j|amazona|papago}} ktp). Ili ŝatas muzikon kaj ofte povas lerni kanti kaj danci. La voĉo de suna aratingo estas tre laŭta por tiel relative negranda birdo, kaj inter domaj papagoj sunaj aratingoj estas konsiderataj inter la plej bruaj. Oni atentu tion ĉi decidante ĉu ekposedi la papagon, ĉar longa kontakto kun tiom laŭta birdo povas kaŭzi sanajn problemojn kaj eĉ malordojn de aŭdkapablo, aparte en junaj infanoj.
 
En kapteco, kun bona dieto kaj adekvata veterinara prizorgo, sunaj aratingoj vivas inter 15 kaj 30 jaroj.<ref name="featherme.com" />
 
La sola konata notinda kolormutacio de suna aratingo estas la tiel nomata "ruĝa faktoro" mutacio, kun kiu la normale flaveca kaj oranĝeca koloroj de plumaro iĝas anstataŭigita per la profunde ruĝa, brileco de kiu varias de okazo al okazo. Oni ankoraŭ ne multe scias pri la genetikaj kaj bioĥemiaj meĥanismoj de tiu ĉi mutacio, sed jam estas rimarkita ke ĝi ofte estas konekta kun sanaj problemoj kaj multaj "ruĝafaktoraj" birdoj mortas kelkajn monatojn post eloviĝo. [[Aŭtopsio]] de la mortintaj birdidoj montras rimarkeblajn anomalojn en disvolvo de iliaj [[cerbo]]j kaj [[lieno]]j.<ref name="covault">{{cite web |last1=Covault |first1=Marcy |title=The Red Factor Sun Conure Color Mutation |url=https://www.birdcompanions.com/FCA%20The%20Red%20Factor%20Sun%20Conure%20Color%20Mutation.pdf |website=Feathered Companions Aviary |access-date=5 January 2021}}</ref>
 
==Referencoj==