Slovena lingvo: Malsamoj inter versioj

417 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
Neniu resumo de redakto
La unua dokumento en la lingvo estas la [[Manuskriptoj de Freising]], verkitaj inter la jaroj 972 kaj 1039, kiuj entute estas la unua latin-alfabeta kontinua teksto en slava lingvo.
 
En [[1584]], [[Adam Bohorič]] verkis sian plej elstaran verkon, nome ''Arcticae horulae succisivae'' (Liberaj vintraj horoj).<ref>[https://books.google.es/books?id=3p9iAAAAMAAJ&q=adam+bohori%C4%8D&dq=adam+bohori%C4%8D&hl=sl&ei=ZWr8TaeoBJGPswab-_TyDQ&sa=X&oi=book_result&ct=result&redir_esc=y "Zimske urice proste - Adam Bohorič, Jože Toporišič - Google Knjige".] Books.google.com. 2008-04-30. Alirita la 24an de aprilo 2020. </ref> La libro, verkita en Latino, estis la unua gramatiko de slovena kaj la unua slovena normiga gvidilo. Ĝi estis adaptita kaj republikigita kiel ''Grammatica latino-germanico-slavonica'' en [[1715]] fare de Janez Adam Geiger. En tiu verko, Bohorič kodigis la unuan slovenan alfabeton, nune nomata Bohorič-a alfabeto. Ĝi estis uzata ĝis la 1840-aj jaroj, kiam ĝi estis anstataŭata de la [[Ljudevit Gaj|Gaj-a latina alfabeto]].
 
[[Slovena literaturo]] estas la [[literaturo]] verkita en slovena lingvo. Ĝi ampleksiĝas al ĉiuj [[literaturaj ĝenroj]] el kiuj historie la slovena historia fikcio estas la plej disvastigita ĝenro de [[fikcio]]. La romantisma [[Epopeo|eposa poezio]] de la [[19-a jarcento]] verkita de la elstara figuro de la slovena literatura kanono, nome [[France Prešeren]], inspiris praktike la tutan slovenan literaturon.
 
==Bildaro==
234 362

redaktoj