'''[[Takso]]''' (el la [[latina lingvo]] ''taxare'', kiu signifas admoni, imponi) estas [[tributo]], kies [[impostebla fakto]] konsistas en la prefera uzado aŭ speciala profito de la [[publika havaĵo]], la prunto de servoj aŭ la realigo de agadoj laŭ reĝimo de [[publika juro]] kiu rilatas, afektas aŭ favoras partikulare al la deviga impostopaganto, kiam la servoj aŭ agadoj ne estas volontaj por la devigaj impostopagantoj aŭ ne estas pruntitaj aŭ realigitaj de la [[privata sektoro]]. Ekzemplo de tio estas la realigo de la voj-flanko, kiu iras antaŭ [[loĝejo]]; tial la [[posedo|posedanto]] de tiu loĝejo devos pagi la realigo de tiu servo; tamen ne estas tiala publika lumigservo, ĉar tie oni pagas por la profito kaj ne por la laboro. La publika lumigservo troviĝas ene de la grupo de specialaj kontribuoj.