Oppel-ĝardeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
[[File:Oppelscher Garten 1.jpg|thumb|La pavilono de ĉ. 1730]]
[[File:Oppelscher Garten 9.jpg|thumb|La okcidenta restoracia parto]]
Tiu ĉi ĝardeno troviĝas inter la stratoj Puschkinstraße kaj Seifengasse, proksime de la [[goeto-muzeo (Weimar)|Goeta loĝdomo]], nomite laŭ la saksia-vajmara financulo [[Johann Siegmund von Oppel]] (1730–1798), iama posedanto kaj (verŝajne) aranĝanto de la ĝardeno. Ĝia longeco estas de ch. 100 metroj en direkto eosta-uesta; estante de larĝeco de ĉ. 50 metroj ueste ĝi ne pli ol ĉ. 15 metrojn havas eoste. La konstrujaro de la pavilono ĉe la okcidenta rando, barokaĵo kun kupoltegmanto kaj [[rokoko]]-elementoj nenie dokumentatas (kvankam temas pri unu el la plej gravaj ekzemploj de baroka ĝardenarĥitekturo en Vajmaro). Danke al komparoj konstrustilaj oni venis al estiĝo en la mezaj 1730-aj jaroj: tio signifas ke Oppel mem ne povis esti ĝia konstrupatrono. La horizontala projekciaĵo de la pavilono similas al [[greka kruco]] kun kvar rondarkpordoj kaj po unu intera fenestro. Interesas la profilo de la defluila [[kornico (arkitekturo)|kornico]], la ordigo pilastra kaj la ornamaĵoj ĉevande. La prusa reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]] estadis enpavilone kun al edzino Luizo en 1806, antaŭ la [[Batalo de Jena/AuerstedtJena–Auerstedt]].<ref>Haage, Rolf: ''Weimar. Ein Führer durch die Klassiker-Stadt'', Sutton Verlag, Erfurt 2011, p. 110</ref>
 
La lasta uzanto de pavilono kaj ĝardeno estis je la komenco de la 20-a jarcento la kortega juvelisto Theodor Müller.<ref>[http://weimar-orden.de/83.html Pri la firmao ĉe weimar-orden.de]</ref> Je la fino de la 1960-aj jaroj la areo ceditis per utiligkonstrakto al la [[GDR]]-ministerio pri popoledukado kiu permesis uzon de la ĝardeno kiel liberaera ludejo por infanĝardeno. Je la fino de la 1970-aj jaroj la pavilono ne plu havis funkcion kaj la baroka ensemblo fakte ne plu rimarkeblis: la pavilolo estis kadukega kaj sur la ĝardenoj estis garaĝoj, necesejo kaj maŝindeponejo.