Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 104:
Post [[Munkena interkonsento]], aliĝis al Pollando kun la pretendoj al la ĉeĥoslovaka teritorio ankaŭ [[Hungario]] postulanta almenaŭ "unusignife hungaran parton de [[Supra Hungario]]" (komprenu parton de [[Slovakio]] kun hungara majoritato) kaj [[Karpata Rutenio|Karpatan Rutenion]]. La geografia situo de Ĉeĥoslovakio kaj interrilato de fortoj en la praktiko ne ebligis sukcesan defendon senhelpe de Francio, sed tiu rifuzis partopreni. Malgranda interkonsento, celita origine kontraŭ Hungario, vid-al-vide al la germana superforto disfalis. Ĉeĥoslovakio, baraktanta pro maltrankviloj inter ĉeĥoj kaj slovakoj, kun multnombraj germanaj kaj hungaraj minoritatoj en la komplikaj limregionoj, sukcese ne povis defendi sin mem. La Munkena interkonsento devigis ĝin rezigni pri la limregionoj, pro kio ĝi venis el armea vidpunkto en tute malesperan situacion. En [[marto]] de [[1939]] la ekzistado de Ĉeĥoslovakio estis finigita. Kelkaj historiistoj kulpigas prezidenton [[Emil Hácha|Emilon Háchon]] pro perfido, kiam li donis ordonon al kapitulaco, sed plimulto de historiistoj kaj precipe armeaj fakuloj dubigas tion. Batali havis signifon en la jaro [[1938]], la situacio en la jaro [[1939]] estis jam tute alia, la ĉeĥoslovaka armeo jam ne plu havis eblecon de efika rezisto, ĝi povis sole lasi sin masakri.
 
 
[[Dosiero:MO S-19(c).jpg|maldekstra|eta|Ĉeĥoslovaka antaŭmilita peza fortikaĵo - [[MO S-19 "Aleo"]], interne kaj ekstere rearanĝita laŭ la stato el la jaro 1938.]]
Sed la pereo de Ĉeĥoslovakio havis unu tre malfeliĉan sekvon por la venkintaj grandpotencoj – en manojn de Germanio falis senbatale la nedifektita ĉeĥoslovaka milita industrio kaj arsenalo de [[Ĉeĥoslovaka armeo]], inkluzive de bonega [[artilerio]] kaj precipe eminentaj malpezaj [[tanko]]j [[LT-35]] kaj [[LT-38]] (fare de germanoj transprenitaj respektive kiel [[Pz 35(t)]] kaj [[Pz 38(t)]], kiuj per kvalito egaliĝis al la plej bonaj germanaj kirasitaj vehikloj kaj ebligantaj al la ''[[Wehrmacht]]'' krei novajn tankajn grupiĝojn (tankoj Pz 38(t) partoprenis ankoraŭ en [[operaco Barbaroso]]).