Saltoŝnuro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q244158)
sola kompare al kunlabora
Linio 1:
[[Dosiero:1800-jumprope-pinup-Sophia-Western.jpg|eta|Pentraĵo de virino tenanta saltŝnuron, frua 19-a jarcento]]
[[Dosiero:Girl playing jump rope.jpg|thumb|Ŝnursaltado de knabino]]
[[Dosiero:Hopprep.jpg|eta|Saltŝnuro kun lignaj manteniloj]]
 
'''Saltoŝnuro''' estas [[sportilo]] por [[Korpekzercado|korpekzercoj]] de [[infano]]j kaj [[plenkreskulo]]j. Saltoŝnuro povas esti ĉu sinteza, el vegetala fibro aŭ [[ledo|leda]] [[ŝnuro]]. Oni uzas ĝin kiel unu el sportiloj dum ekzercado pri [[ritma gimnastiko]] aŭ kiel amuzilo, kaj ankaŭ kiel rimedo por plibonigi [[Kunordigo-kapablo|kunordigo-kapablon]] kaj korpuloman eltenivon en [[Fizika taŭgeco|nekonkurenca sporta medio]].
 
Tradicie en [[Mediteraneo|mediteraneaj]] landoj ŝnursaltado estis unu el la plej ŝatataj [[ludo]]j por knabinoj, kiuj kutime kantis ritmajn kantojn por faciligi la saltadon kaj plidistriĝi; lastatempe ties uzado ampleksiĝis al plenkreskuloj (kiel sportilo, dekomence ĉe boksistoj) kaj al knaboj ĉefe dum geludado.
 
Oni povas salti ŝnuron sola aŭ kunlabore. Ambaŭkaze la uzo karakteriziĝas per la [[rotacio]] de la ŝnuro tiel, ke ĝi ĉirkaŭas la korpon, kaj la [[salto]] starante en la sama loko, kiu komenciĝas kiam la ŝnuro "[[Vipo|vipas]]" sur la [[planko]].
{{Commons|Category:Jump rope}}
 
== Sola saltado ==
Saltado sole estas ĉefe karakterizita per la uzo de ŝnuro kiel sporta rimedo, aŭ turn-bazita ludo destinita por du ludantoj - kiam ludanto tenas turnon kaj rajtas salti sur ŝnuron tiel longe kiel li ne malsukcesas.
 
La klasika metodo implikas turni la ŝnuron dum la manoj restas fiksitaj en loko (rilate al la korpo), kaj nur la manradikoj moviĝas. Pli kompleksaj metodoj inkluzivas kruci la brakojn dum la rotacio de la ŝnuro, salti malantaŭen aŭ pinĉi la manojn.
 
== Kunlabora saltado ==
Kunlabora Saltado estas ludo desegnita por almenaŭ tri ludantoj, kaj ne estas uzata kiel sporta rimedo. Du ludantoj turnas la ŝnuron kunordige movante siajn manojn en granda [[cirklo]]. La resto de la ludantoj devas penetri en la areon ĉirkaŭitan de ŝnuro, kaj salti en ĝin kelkajn ĉirkaŭvojojn de ŝnuro-rotacio. La nombro kutime kalkulas per ritme kantata ludkanto, kantata de ĉiuj partoprenantoj. La rotacio kaj saltoj estas planitaj laŭ la [[Akĉento|akĉentitaj]] [[Silabo|silaboj]] de la kanto. En tiu ludo de pli ol tri ludantoj, certa punkto en la kanto estas signo por la eniro de alia ludanto en la malvastan spacon en la ŝnuro. Por tempodaŭro, du ludantoj saltas kune, kaj ĉe la fino de la antaŭselektita kanto, la unua ludanto retiriĝas (daŭre, sen interrompado de la ŝnurmovado), kun la venonta ludanto komencas salti laŭ la kanto denove. La unua ludanto en la [[vico]] determinas la ordon kaj formon de la saltoj, kiuj fariĝas ĉiam pli kompleksaj laŭ la ritmo de la elektita kanto. Ĉiu, kiu haltigas la movadon de la ŝnuro dum saltado, estas malkvalifikita kaj anstataŭas unu el la infanoj tordante la ŝnuron. Kutime la eniro al la saltanta spaco estas farita de la flanko, kie la ŝnuro malsupreniras al vi, tamen progresintaj ankaŭ eniras de la kontraŭa flanko kaj kombinas enirejojn de ambaŭ flankoj. La ludo ankaŭ povas esti ludata per du ŝnuroj, kiuj turniĝas per ambaŭ manoj de ĉiu ŝpinanto en kontraŭaj direktoj, postulante pli da [[lerteco]] en saltado por ne esti malkvalifikita.{{Commons|Category:Jump rope}}
 
[[Kategorio:Sportiloj]]