10 Downing Street: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''10 Downing Street''', prononco pli-malpli {{prononco|ten daŭnin<sup><small>''g''</small></sup> st<sup><small>''r''</small></sup>i:t}}, ofte en [[Britio]] nomata simple "'''Number 10'''" {{prononco|namb<sup><small>''r''</small></sup> ten}}, do "'''Numero 10'''", estas la sidejo de la registaro de Britio, [[angle]] nomata ''Her Majesty's Government'', [[kimre]] ''Llywodraeth Ei Mawrhydi'', do "registaro de [[brita monarkio|sia majesto]]" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Sinjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la [[ĉefministro de Britio]].
 
Situanta en la strato ''Downing Street'' en la [[City of Westminster|Urbo de Westminster]], parto de [[Granda Londono]], la domo Numero 10 aĝas pli ol tri cent jarojn kaj enhavas proksimume cent ĉambrojn. Privata loĝejo okupas la trian etaĝon kaj estas kuirejo en la kelo. La aliaj etaĝoj enhavas oficejojn kaj konferencejon, akceptejon, sido- kaj manĝoĉambroj. En la domo laboras la ĉefministro, kaj ministroj, ŝtatestroj kaj eksterlandaj eminentuloj estas akceptataj kaj gastigataj tie. Ĉe la dorso de la konstruaĵo estas ena korto kaj teraso apud ĝardeno de 2 000 kvadrataj metroj. Najbara al la [[Sanktajakoba Parko]], Numero 10 estas proksima al la [[Palaco Buckingham]],
la londona loĝejo de la [[Brita monarkio|brita monarko]], kaj la [[Palaco de Westminster]], la renkontiĝejo de la du ĉambroj de la [[parlamento de Britio]].