Insulo Roosevelt: Malsamoj inter versioj
Kreis artikolon |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:52, 11 maj. 2021
Insulo Roosevelt, (elparolo: RO-se-velt) antikve Insulo Blackwell kaj Insulo Bonfaro[1] estas insulo en Novjorko, lokata en la Orienta Rivero (East River, vere markolo) inter la pli grandaj insuloj Manhatano kaj Longinsulo. Ĝi estas regata de la urbodistrikto Manhatano. La insulo estis en la jaro 1973 nomata por Franklin D. Roosevelt, la Prezidanto de Usono dum la Granda Depresio.[1] La Parko Kvar Liberecoj ĉe la suda punkto de la insulo estas nomata por orataĵo de Roosevelt, kaj enhavas larĝan buston de la viro. Je la 2010 popolnombrado, la insulo havis 11 661 loĝantojn.[2]
Transporto
La insulo estas konektita al Manhatano per la Insulo Roosevelt Telfero (Roosevelt Island Tramway), pendigitaj tramoj kiuj veturas inter la du insuloj multitempoj per la tago. Oni plenumigis la telferon en la jaro 1976. La F trejno de la metroo haltas ĉe la "Roosevelt Island" haltejo sur la insulo. Kvankam la Ponto Kvinzboro pasas super la insulo, oni ne povas eniri la insulo el tie. Anstataǔ, la Ponto Insulo Roosevelt la insulo al Astorio, Kvinzo.
- ↑ 1,0 1,1 Pollak, Michael, "Name that Island", December 14, 2012.
- ↑ Economic, Racial & Religious Diversity on Roosevelt Island - The Stewardship Report.