Ravindra Kelekar: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri Kelekar
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:58, 13 maj. 2021

'Ravindra Kelekar' [ravindra kelekaar; en la konkana: रविंद्र कॆळॆकार, (La 7-an de marto 1925, en Cuncolim, Portugala Barato - la 27-an de aŭgusto 2010, en Margao, Goao, Barato), estis barata verkisto, kiu verkis ĉefe en la konkana, kaj ankaŭ en la maratha kaj la hindia lingvoj. Li estis profunde influita de Gandhi kaj partoprenis en la Hinda Sendependiga Movado, kaj la sendependiga movado de Goao. Li ankaŭ estis aktivulo por la konkana lingvo, kaj kampanjis por la oficialigo de la konkana.

Ravindra Kelekar.

Li verkis dekojn da libroj. Inter ili estis libroj pri la konkana lingvo; la vojaĝlibro Himaalajaant (1976); konkanigo de la Mahabharato; kaj biografio de Gandhi (en la hindia). Dum pli ol du jardekoj li redaktis la revuon Jaag [ĝaag]. En 2006 li iĝis la unua verkisto en la konkana kiu ricevis la premion Gjanpith. [1]

Referencoj

  1. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 42-a premio Gjanpith kune al eminenta konkana poeto kaj aŭtoro Shri Ravindra Kelekar, kaj sanskrita poeto kaj klerulo Shri Satya Vrat Shastri".