Sintakso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Sintakso''' estas parto de [[lingvoscienco]] kiu studas la manieron, laŭ kiu la vortoj estas grupigataj en la frazo. La frazo povas esti aŭ simpla (Paĉjo venis), kiu konsistas el unu propozicio, aŭ kompleksa (Paĉjo venis, kiam ni manĝis), kiu konsistas el du aŭ pluraj propozicioj. Ĉiu propozicio havas partojn nomatajn frazelementoj, kiuj povas esti strukturaj (subjekto, predikato, objekto, adjekto) aŭ karakterizaj (epiteto, suplemento). La grupiĝon de la karakterizaj frazelementoj (tre bela, bela knabino, knabino el Parizo) studas la [[vortsintakso]], la rilatojn inter la strukturaj frazelementoj (Knabino skribas leteron) esploras la [[propozicio-sintakso]], kaj pri la principoj de kunmetado de propozicioj en kompleksajn frazojn (Paĉjo venis hejmen kaj alportis libron, kiun la infanoj tiom deziris, ĉar ankaŭ aliaj iliaj geamikoj havis ĝin) instruas la [[frazosintakso]].
{{Quotecitaĵo|El [[Morfologio (lingvo)|morfologio]] ni scias, ke la vorto ordinare posedas kelkajn formojn, el kiuj unu estas aplikebla en ĉiu aparta okazo. Tiel nomataj sintaksaj formoj dependas de la kunteksto. Aliflanke, vortoj senformaj interligiĝas nur kun certaj kategorioj de kunformaj vortoj kaj havas difinitan rolon en interligo de tiuj kaj de [[propozicio]]j. <br> Manierojn de interligo de vortoj kaj de propozicioj esploras fako de la [[gramatiko]], nomata sintakso. |[[Vladimir Varankin]], 1929, [[Teorio de Esperanto]], p. 55}}
 
== Fraza sintakso en Esperanto ==