Delfí Dalmau: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 monatoj
sen resumo de redaktoj
(subskribo estis aldonita al vikidatumoj)
'''Delfí DALMAU i GENER''' [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la {{daton|31|julio|1891}} en [[Figuereso]]; mortinta la {{daton|15|aprilo|1965}}<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/Aktoj_de_la_Akademio_1963-1967.pdf ''Aktoj de la Akademio 1963–1967,'' 2-a eldono], paĝo 20.</ref>) estis [[kataluna esperantisto]], [[lingvisto]], kaj instruisto de la [[kataluna lingvo|kataluna]], [[hispana lingvo|hispana]], [[franca lingvo|franca]] kaj [[angla lingvo]]j. Fondinto de Dalmau-Liceo en [[Barcelono]], [[1920]], kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de [[1909]]. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de [[Kataluna Esperanto-Federacio]] ([[1924]]-[[1928]]). Fondinto de la Esperanto-movado en [[Bahio Blanka]] ([[Argentino]]). Kunlaborinto, redaktoro de ''[[Kataluna Esperantisto]]''. Premiito kaj juriano de la [[Internaciaj Floraj Ludoj]]. Kunlaboris en ''[[La Revuo]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'' kaj ''[[Heroldo de Esperanto]].'' Aŭtoro de du [[Katalunlingva literaturo|katalunaj]] romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de [[Pompeu Fabra]] kaj [[Mercè Rodoreda]]). En [[1933]] li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton ''Clarisme'', kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la [[Hispana Civitana Milito|milito]] li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de [[sociolingvistiko]].
 
{{Quotecitaĵo|...Akademiano, multjara delegito de UEA en Barcelono kaj peranto en Hispanujo. Li estis jam antaŭ la unua mondmilito la plej elstara figuro de la [[Katalunujo|kataluna]] Esperanto-movado. Li redaktis la iaman [[Kataluna Esperantisto]], faris paroladojn kaj kursojn, verkis artikolojn, librojn, diskojn pri korekta elparolo, k.t.p. Kiel [[filologo]] li fariĝis unue el la plej spertaj eminentuloj de la renaskiĝinta kataluna lingvo en kiu li verkis romanojn kaj aliajn librojn. |[[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]], Volumo III, p. 1286}}
 
==Verkaro<ref>[[Jordi Solé i Camardons]]. ''Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau''. Pagès Editors, Lleida, 1998.</ref>==