Franklin D. Roosevelt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidu ankaŭ: aldono de ligiloj
e Ŝanĝis ligilojn
Linio 40:
| notoj =
}}
'''Franklin Delano ROOSEVELT''' {{IPA|[ˈfɹæŋklɪn ˈdɛlənoʊ ˈɹoʊzvɛlt]}} (naskiĝis la {{daton|30|januaro|1882}}, mortis la {{daton|12|aprilo|1945}}), ofte konata per la mallongigo '''FDR''', estis usona [[politikisto]] kaj la tridek-dua [[Prezidento de Usono]]. Li estis centra figuro de la [[20-a jarcento]] dum tempo de mondvasta [[Granda Depresio|ekonomia krizo]] kaj [[Dua Monmilito|monda milito]]. Voĉdonita kvaroble kiel prezidento, li servis ekde Marto de 1933 ĝis sia morto en Aprilo de 1945 kaj estas la nura usona prezidento kiu servis pli ol du oficperiodojn. Franklin D. Roosevelt kaj [[Theodore Roosevelt]] estis kvinaj kuzoj, sed ankaŭ amikoj. Franklin edziĝis al [[Eleanor Roosevelt]] en 1905, kiu estis la orfa nevino de Theodore.
 
Dum la [[Granda Depresio]] de la [[1930-aj jaroj]], Roosevelt kiel ĉefa estro de la [[Demokrata Partio (Usono)|Demokrata Partio]] kreis la "''[[New Deal]]''" ("Nova Interkonsento") por rekonstrui la usonan [[politiko]]n post 1932 kiel bazo por la usona [[liberalismo]] de la centra triono de la 20a jarcento, provizi helpon por [[senlaborulo]]j, plibonigi la ekonomion, kaj reformi la ekonomian kaj bankajn sistemojn. Sub sia administrado, li starigis plurajn agentejojn kiuj ankoraŭ havas profundajn efikojn en usona komerco hodiaŭ, inkluzivante ''Federal Deposit Insurance Corporation'' (FDIC, "Federala Depona Asekura Korporacio"), ''Tennessee Valley Authority'' (TVA, Tenesia Valo-Aŭtoritato), ''Securities and Exchange Commission'' (SEC, Komisio por Garantiaĵoj kaj Interŝanĝaĵoj), kaj la usonan sistemon de [[sociala sekureco]].