Maria Iliescu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Politikaj kialoj kaj la profesia situacio de ŝia edzo decidigis s-inon Iliescu elmigri kun familio sia al [[Germanujo]]. Postulon pri landoforlaso ŝi deponis en 1981. Jam en aŭtuno 1983 oni invitis ŝin je gastprofesoreco al la universitato de [[Innsbruck]]. Inter 1983 kaj 2001 Iliescu profesoris ĉe la Instituto pri romanistiko en Innsbruck; la honorariprofesoreco daŭris ankoraŭ poste. Inter 1989 kaj 1999 Iliescu docentis krome ĉe la [[Universitato de Trento]] ''(professore associato di lingua e letteratura romena)'' kaj inter 1999 kaj 2012 ĉe la Universitato de Craiova kiel profesorino konsilianta. En tiu ĉi eco ŝi kunrespondis pri pli ol 20 disertacioj.
 
Inter 2008 kaj 2010 Maria Iliescu estis prezidantino de ''Société de Linguistique Romane''.<ref>En 2007, tiam en la rolo de vicprezidantino, ŝi venigis la mondkongreson de tiu ĉi organizo je Innsbruck. Ĝenerale ŝi engaĝiĝis tre pri interŝanĝprogramoj porstudentaj kaj pioniris en Innsbruck en la kadro de la ERASMUS-stipendiperado. Helpis ŝin en Innsbruck ĉeinstitute senlace Lotte Zörner (1936-2008).</ref> Ŝi iĝis plurfoje honora doktorino (Bukareŝto, Innsbruck, [[Timișoara]]) kaj en 2004 premiita fare de la landa registaro de [[Tirolo (Aŭstrio)|Tirolo]] per aljuĝo de ''Tiroler Landespreis für Wissenschaft''.<ref>[https://web.archive.org/web/20151013221024/https://www.tirol.gv.at/fileadmin/themen/kunst-kultur/abteilung/Landespreise_Ehrungen/PREISTR_LP_Wissenschaft_bis_2014.pdf "Tiroler Landespreis für Wissenschaft - Preisträger 1984 bis 2014"]</ref> Fare de la rumanoj ŝi honoritis en 2009 per la ordeno ''Serviciul Credincios'' en rango de [[komandoro]].<ref>[http://www.rumaenische-schule-berlin.de/Iliescu/Maria-Iliescu.htm Laŭdaj paroladoj kun detaloj pri ŝia vivo kaj parolado de la honoritino mem], Berlino, 4.11.2009</ref>
 
==Graveco==