Maria Iliescu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 3:
Iliescu naskiĝis kiel unusola infano de la pianistino kaj ĥemiistino Sophia kaj de la filologo Richard Adlersberger; la familio posedante de 1918 la rumanian [[ŝtataneco]]n, transloĝiĝis en 1938 al Rumanio. Maria Henrietta senditis al franca internejo de monaĥinoj; ŝi ankaŭ pripensis komencon de [[novicado]]. Post la ekzameno maturiĝa ŝi studis klasikan filologion kaj mezepokan historion ĉe la [[Universitato de Bukareŝto]]. En 1949 ŝi edzigis la kunstudenton Vladimir Iliescu.
Post pasigo de la ŝtata ekzameno en 1950 ŝi iĝis asistantino de [[Alexandru Graur]] pri klasika filologio kaj [[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropajhindeŭropa lingviko]], profesoro kiu fare de la komunistoj ricevis en 1952 intertempan malpermeson deĵoran kaj devis maldungi parton de siaj 30 kunlaborantoj; inter ili estis ankaŭ la Iliescu-paro. La sekvajn jarojn Iliescu laboris en kampoj esploradaj ĉe la Instituto pri lingviko de la [[Rumana Akademio]] pri la gramatiko de la [[rumana lingvo]] (por tio oni aljuĝis al ŝi la Ŝtatan premion de dua klaso) kaj pri [[leksikografio]]: tie ŝi iĝis ankaŭ estrino de la sekcio pri dulingvaj vortaroj. En 1958 estis transpreninta la gvidadon de la lingvika instituto profesoro [[Iorgu Iordan]] kiu iĝis subtenanto de ŝi.
 
Dum la 1960-aj jaroj Iliescu kolektis dialektekzemplojn de la en tuta Rumanio disĵetite vivantaj [[friula lingvo|friullingvanoj]] kiuj iĝis elirpunkto por disertacio ŝia. En 1972 aperis en [[Okcidenta Eŭropo]] (Mouton) ŝia doktoriĝverko ''Le frioulan à partir des dialectes parlés en Roumanie''. La relative malfrua doktoriĝo ŝuldiĝas al decidoj politikaj. La saman jaron ŝi vokitis orda profesorino pri ĝenerala kaj romanistika lingviko je [[Craiova]]. Tie ĉi ŝi profesoris ĝis 1982.