Otidedoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
}}
 
La otidoj estas grandaj surplankaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en '''seka malferma kamparo''' -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en la Malnova Mondo. Ili formas la familion de ''Otidedoj'' de ordo [[Gruoformaj]]. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genro ''Chloephaga''.
==Priskribo==
La otidoj estas '''ĉiomanĝantaj''' kaj '''nestas surplanke'''. Ili piediras solene kaj fortike per '''fortaj kruroj''' kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝajojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Ili havas '''larĝajn flugilojn''' -per kiuj ili sekure forflugas fortike- kun fingraj flugilpintoj kaj allogaj bildoj dumfluge. Multaj bunte montregas plumaron dum seksa pariĝado. Otidoj estas sociaj bestoj escepte dum bredado sed ne akceptas homan proksimecon.