Ilona Koutny: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eksteraj ligiloj: aldonoj
ampleksigo
Linio 1:
{{informkesto homo}}
[[Dosiero:Ilona Koutny 2015-05-14.jpg|eta|Ilona Koutny parolas dum la [[Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto]]]]
Dr-ino '''Ilona KOUTNY''' (naskiĝis la [[1-an de marto]] [[1953]] en [[Budapeŝto]]) estas hungara esperantistino kaj lingvistino. Edziniĝinta al [[Zbigniew Galor]], ŝi nuntempe vivas en Pollando, kie ŝi gvidas la [[interlingvistiko|interlingvistikajn]] studojn ĉe la [[Universitato Adam Mickiewicz]] en [[Poznań]]. Pro tiu agado ŝin oni elektis [[Esperantisto de la Jaro]] 2008. Ŝi estas membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
== Vivo ==
Koutny verkis multajn lingvistikajn studojn, i.a. pri vortaraj problemoj. Ŝi estas ĉefredaktoro de "[[István Szerdahelyi#La "Hungara-Esperanta Meza Vortaro"|Hungara-Esperanta Meza Vortaro]]" kune kun [[István Szerdahelyi]] (Budapeŝto 1996).
Ŝi diplomiĝis pri [[matematiko]], [[franca lingvo|franca]] [[filologio]] kaj [[esperantologio]] ĉe [[Eötvös Loránd Universitato]] (ELTE) en [[Budapeŝto]] en 1977 (ĉe [[István Szerdahelyi]] per esperantlingva temo: ''Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo''). Poste ŝi studis ĝeneralan kaj aplikatan [[lingvistikon]] kaj [[doktori|doktoriĝis]] pri lingvistiko same en ELTE, en 1990 (per hungarlingva temo: Aplikado de parolsintezo en la komputila instruado de la lingvoj hungara kaj esperanto), habilitiĝis pri lingvistiko en [[Universitato Adam Mickiewicz|Adam Mickiewicz Universitato]] (AMU), [[Poznano]] en 2009 (per anglalingva libro: ''Naturlingva prilaboro por la hungara parolsintezo'').
Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, poste kiel redaktisto, ankaŭ ĉe la iama Scienca Eldona Centro de [[UEA]], en Budpaeŝto (1983-85). Ŝi estis kunredaktoro de la revuoj [[Interkomputo]] kaj [[Fokuso]]. Ekde 1986 ŝi okupiĝis pri parolprilaboro kunlabore kun la [[Budapeŝta Teknika Universitato]], kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon [[ESPAROL]] enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo, kaj laboris pri parolantaj instruprogramoj PAROLERN. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka [[DLT]]-projekto, pretigante hungaran modulon kun hungaraj kolegoj.
 
Post la morto de prof. István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de esperantaj lingvo kaj lingvistiko en la Esperanto-fako ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös Universitato. Kunfondis la internacian Esperantologian fakon, kiu dum kelkaj jaroj funkciis kaj donis magistran diplomon pri esperantologio al la diverslandaj finstudintoj. Ŝi gvidis kursojn ankaŭ pri komputa kaj aplikata lingvistiko. Ŝi prezidis la Ekzamenan komisionon de [[Hungara Esperanto-Asocio|HEA]], kaj instruis kadre de la tiamaj C-kursoj.
 
En 1997 ŝi transloĝiĝis al Pollando (ŝia edzo, [[Zbigniew Galor]], estis pola [[sociologo]] kaj esperantisto). Ŝi instruas en la Etnolingvistika Instituto (posteulo de la Lingvistika Instituto) de Adam Mickiewicz Universitato en Poznano hungarajn lingvon kaj lingvistikon. Ŝi gvidas la Hungarologian Katedron (inter 2010-19 la Finno-ugran Katedron). En 1997 ŝi fondis kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, prelegas pri esperanta lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado, Esperanto-instruado. De 2008 la Studoj kunokazigas kun [[ILEI]] kaj [[Edukado.net]] instruistan trejnadon. Plurfoje kun kolego Michael Farris ŝi gvidis anglalingvan kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la studentoj de la Lingvistika Instituto kun partopreno de kelkaj eksterlandaj [[Erasmus]]-studentoj.
Ŝi estis membro de la [[Akademio de Esperanto]] de 1998 ĝis 2016.
 
== Distingoj ==